En nia nuntempa socio kreiĝas ĉiutage pli kaj pli da (ofte necesaj) reguloj. Sed la vivo ne kapteblas en reguloj. Ĉiam estos homoj kiuj estas viktimoj aŭ ne povas ĝui avan-taĝojn de tiaj reguloj kaj leĝoj. Indas memorigi ke Phil Bosmans, la persono kiu ege popularigis la asocion Bond zonder Naam (Movado sen Nomo), unue en Flandrio kaj poste internacie estis motivita por dediĉi sian energion por helpi tiujn, kiuj suferas pro nia tro-strukturita socio kaj kiuj riskas forgesiĝi.