Numero 104 – junio 2014

Statuo de la Dipatrino de Fatimo pilgrimadas

„Preĝu ĉiutage la Rozarion,

por elpeti pacon por la tuta mondo…”

(Dipatrino en Fatima 13.05.1917)

 

<Kaj kion diri pri tri portugalaj infanoj el Fatima, kiuj subite, antaŭtage de la eksplodo de la oktobra revo-lucio ekaŭdis, ke „Rusio konvertiĝos”, ke „fine mia Koro venkos”…? Tion ili ne povis elpensi. Ili ne konis tiom da historio kaj geografio, kaj ankoraŭ malpli orientiĝis en so-ciaj movadoj kaj en evoluo de ideologio. Kaj tamen tio ĝuste okazis, kion ili antaŭdiris. Eble ankaŭ por tio estis al-vokita el la „fora lando” tiu Papo, eble por tio estis bezona la atenco sur la Placo Sankta Petro ĝuste la 13an de majo 1981, por ke ĉio ĉi fariĝu pli diafana kaj komprenebla, por ke la voĉo de Dio parolanta pere de la historio de la homo en la „signoj de l’ tempo” povu esti plifacile aŭdata kaj pli-facile komprenata?>    („Transpaŝi la sojlon de l’ espero”, p. 110)

 

<Ĉu pere de tiu tuta evento Kristo ankoraŭfoje ne el-diris sian: „Ne timu!”? Ĉu Li ne eldiris tiujn paskajn vor-tojn kaj al la Papo, kaj al la Eklezio, kaj malrekte al la tuta homa familio?>          („Transpaŝi la sojlon de l’ espero”, p. 169)

 

„La resurektinta Kristo ne lasas siajn disĉiplojn, kaj do ankaŭ nin, kun la fakto de malplena tombo. Li venas, kiel Tiu, kiu finfine diras: vi estos miaj atestantoj.”

 

(Kard. K. Wojtyła, 8.04.1978)

<La vortoj de la resurektinta Kristo: „Ne timu!” estas al ni bezonaj fine de la dua jarmilo, eble pli ol kiam ajn. Ili estas bezonaj al homo, kiu ankaŭ post la falo de ko-munismo ne ĉesis timi kaj havas por tio plurajn kaŭzojn. (…) Tiuj vortoj estas bezonaj al ĉiuj popoloj kaj nacioj de la tuta mondo. Estas necese, ke revenadu al ilia konscio tiu certeco, ke ekzistas Iu, kiu regas la sortojn de ĉi pasema mondo, Iu, kiu havas la ŝlosilojn de la morto kaj abismo. Iu, kiu estas la Alfa kaj la Omega de la homa historio, same de individua kiel ankaŭ kolektiva. Kaj tiu Iu estas Amo, Amo enkarniĝinta, Amo krucumita kaj resurektinta.>

 

(„Transpaŝi la sojlon de l’ espero”, p. 169)

 

De la Sankta Sabato la 14an de aprilo 966 jaro ni fariĝis Nacio ĉirkaŭprenita per la mistero de Resurekto. „La jarmila fordono de Pollando je la patrineca sklaviĝo al Maria – farita antaŭ 30 jaroj – estas alvoko al ĉiuj Poloj, ke ili estu respondecaj. Esti respondeca tio signifas sin gvidi per la vero. Ne altranĉi la nacian historion, nek la polan ŝtatan racion, nek la sencon esti homo kaj Polo – al pretaj formuletoj. Esti respondeca, tio signifas esti homo libera kaj ĉerpi tiun liberecon el Dio”.

(Kard. K. Wojtyła, 8.04.1978)

 

Kiel homoj liberaj ni prenu sur niajn ŝultrojn parton de la taskoj de Eklezio kaj Patrujo, komisiitaj al ni de la Providenco en la 18a jaro de pontifikado de Johano Paŭlo la Dua, en la 50a datreveno de sacerdota ordinado de Tiu, kiu estas nia fiero, firmigo kaj ekzemplo de sindono al la Resurektinta Elaĉetanto de la homo kaj al Dipatrino. Dio benu!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony