Numero 114 – aŭtuno 2016

Spirita vizaĝo de nia tempo

La nuntempa homo ĉiam pli perdas kredon, vizion de si mem, sencon de tio, kion li faras. Li spasme kaptas sin je tiaj sloganoj kiaj demokratio, libereco, toleremo. Sed slog-anoj ne konsistigas kontentigajn substituaĵojn de kredo, kaj sen kredo la vivo perdas konscian celon, stabilecon kaj dig-non. Tial hezitado, erarado, restado en dilemoj. Ĉu estas nenia espero?

En nia tempo oni multege parolas pri humanismo, libereco, respekto de necedeblaj homaj rajtoj. La ĉefan lo-kon okupas la problemo de homliberigo disde ĉiuspeca pre-mo kaj dono al la homa vivo pli grandan dignon. Tiucele oni kreas diversajn organizaĵojn, oni kunvokas pintrenkon-tojn kaj subskribas deklaraciojn pri homrajtoj. Malgraŭ tio ni stariĝas fronte al iu nekomprenebla paradokso: la ĉiutaga vivo fluas en inversa direkto. Kial?

Kial la individua kaj socia egoismo plivastiĝas?

Kial oni provas depostuli siajn rajtojn kun helpo de forto?

Kial ni elspezas grandegajn sumojn por armadoj, dum pli ol miliardo da homoj malsatas?

Demando: pro kiaj valoroj homoj al homoj preparas tiun ĉi sorton?

Ne estas facile eldiradi unusignife sonantajn juĝojn pri la nuntempa realo. La nuntempa epoko estas kampo de interbatalo de plej kontrastaj tendencoj kaj fortoj. Danke al fantasta disvolviĝo scienca kaj teknika malfermiĝis antaŭ homo grandegaj eblecoj, kiuj motivas grandajn esperojn kaj grandajn timojn. Tial sur la horizonto de nuntempa his-torio distingiĝas erao de la „homo penetrita per timo”, kiu precipe en la landoj de kontentigitaj materiaj bezonoj fari-ĝas iuspeca obsedo. Homo scias, ke li estas ‘demando dire-ktita en senliman mallumon’, sed ne ĉiam trovas ĝustan re-spondon al la demando. En ĉi tiu situacio unuj parolas pri la krizo de nuntempa civilizacio, aliaj pri la fino de moder-na tempo, kaj ankoraŭ aliaj pri la liberiĝo el obskurantismo de pasintaj jarcentoj.

Ĉi-momente gravas antaŭ ĉio la du ideologioj: libe-ralismo kaj kolektivismo. Oni devas akcenti, ke liberalismo estas ne nur ekonomia sistemo, sed ankaŭ difinita ideologio kiu vidas la eblon de hom-realiĝo en lia individua libereco. La leĝo de tuto difinita estas per la rajto de unuoj. Tiu ĉi premiso determinas difinitan koncepton de la socia vivo, kiu en siaj eksteraj simptomoj ofte multe malproksimiĝas disde la evangeliaj idealoj. Kolektivismo, male, opinias, ke la plenon de homeco eblas finrealigi sole en kolektiveco kaj pere de kolektiveco, en kiun la konkreta homo devas tute sin enigi. La rajtoj de unuo dependas de la leĝo, kiu ordigas tuton.

La nova industria tekniko donas al homo ĉiam pli grandajn eblojn liberiĝi el dependeco disde natur-fenome-noj kaj formadi la mondon je propra respondeco. Tio nas-kas la tenton sendependiĝi de Dio. Ankaŭ pro tiu kaŭzo la nuntempa homo elpaŝas ĉiam pli ofte kiel memfida mastro de naturo, kiu ne devas kalkuli kun Transcendo. Kio pli, dum niaj tagoj oni finformulis eĉ la principon, ke ‘devas morti Dio, por ke povu vivi homo’.

Certe vi rimarkis, ke la ŝanĝo de eksteraj formoj de socia vivo influas la ŝanĝon de internaj moralaj sintenoj. La homo de scienca-teknika epoko revizias multajn ĝis nun stabilajn normojn moralajn kaj malfirmigas valorojn, kiuj estis akceptataj fare de generacioj. En la fajro de kritiko ek-troviĝis ankaŭ la kristanaj moralaj principoj, kiuj estas ins-pirataj de la Evangelio. Nia epoko penas simple ellabori propran valorsistemon, kiu iufoje multe malproksimiĝas de la aŭtentika spirito de Evangelio. La moralajn principojn oni fiksas surbaze de „demokratia” plimulto, oni substrekas la „devontigan forton de faktoj”, oni parolas pri la „rajto” de naturo.

Atentu la principan momenton: nuntempe oni subite komencis vidi la homgrandecon en la eblo rifuzi obeon al Dio. Ŝajnas al mi, ke tio estas granda miskompreno. En la vera religio ne temas pri submetiteco kaj dependeco de homo disde Dio, sed pri ekligo de persona kontakto per amo, en kiu Dio deziras feliĉigadi homon. Ĉu tio estas sklaveco? Ĉu mi povas interne koleri kontraŭ Dio pro tio, ke Li min amas? Ĉu Dio ne rajtas ami homon?

La vera komuno inter personoj okazas nur tiam, kiam ambaŭ personoj traktas sin serioze. Dio ĝis tiu grado traktas serioze homon, ke Li kreis lin kiel kunrespondecan partneron en la dialogo de amo. La homo, estiel racia kaj libera estulo, devus konscie kaj libervole respondi je la amo de Dio. La amo, estiel libervola donaco el si mem, es-tas ununura ĝusta formo de rilatiĝo de persono al persono.

Eble vi miros, sed por mi ateismo estas iuspeca „ras-ismo”. Rigardu: ĝenerale oni opinias, ke la amo estas espri-mo de interna matureco, ke ĝi estas ununura ĝusta formo de interhomaj kontaktoj, ke ĝi devus ĉirkaŭpreni ĉiujn sen-escepte. Ĝustatempe ni konvinkiĝis jam, ke nenia bono po-vas naskiĝi el malamo. Homoj, kiuj apogas siajn kontak-tojn kun aliaj sur malamo, ne ĝuas nian konfidon. Ĉu do tiu principo ne havus aplikadon rilate al Dio? Ĉu Dio ne estas Persono? Sur kia principo iuj opinias, ke oni devas ami ho-mon kaj batali kontraŭ Dio?

Ne pensu, ke mi volus iun „konvertadi” perforte. Ĉiu el ni renkontiĝas kun Dio en la fundo de propra koro. Mi volas simple tiri la logikajn konkludojn el la nocio amo, por subfosi la aserton, ke homo devus finrealigi sin mem en opozicio al Dio. Ŝajnas al mi, ke la aŭtentika humanis-mo entenitas en la ordono de amo al Dio kaj al proksimulo, kiu samtempe konsistigas la plej certan sintenon por inter-homaj kontaktoj. Ĉe la homa amo gardostaras Dio.

Iuj pensuloj asertas, ke la nuntempa homo atingis la supron de memfido kaj pritaksas ĉion el materialisma vid-punkto, kaj per tio mem forĵetas la moralajn kaj spiritajn valorojn. Ĉiam pli disvastiĝas la konvinko, ke la homaro povas leviĝi al plialta nivelo sole kun helpo de ekonomiaj rimedoj kaj ekspluatante biologiajn kapablojn. La natural-isma personismo, kiu penas solvi la homproblemon en por-tempaj dimensioj, kalkulas antaŭ ĉio je la potenco de homa menso kaj forĵetas la helpon de Dia graco.

Karakteriza eco de niaj tempoj estas la tendenco al unuecigo. La nuntempa homo konscie perdiĝas en anonima amaso, ne volas esti alia, ne atentas siajn individuajn postu-lojn, ne konsideras sian neripeteblon, sian vivan vokiĝon, siajn donacojn.

Ortega y Gasset asertas, ke la plej grava fenomeno en la publika vivo de Eŭropo estas la eniro de amasoj sur la arenon de historio. En la pasinteco amasoj konsistigis nur fonon de socia scenejo, sed hodiaŭ ili fariĝis fronta figuro de eventoj. Ĉiu socio estas dinamika unueco de du faktoroj: elito kaj amaso. Ĉi tiu divido ne nur estas sociologia divido, sed ĝi baziĝas sur homaj kategorioj. Elitoj estas unuoj aŭ grupoj de unuoj kun speciala kvalifiko, homoj kun eminen-taj individuaj ecoj, konscie formantaj sian vivon, amaso, male, estas homoj sen specialaj kvalifikoj, averaĝaj, per nenio distingiĝantaj de aliaj, postulantaj de si nenion preci-pan, vivantaj simple de tago al tago. Amaso estas senvola buo, kiu senĉese ŝanceliĝas sur la ondo de tempo. La aŭto-ro akcentas, ke ne tio estas malbona, ke amasoj povas pro-fiti nun el plezuroj kaj distroj, kiuj antaŭe estis alireblaj nur por privilegiuloj laŭ socia vidpunkto, la malbono konsistas en tio, ke amaso rifuzas al elito obeemon kaj respekton, ke ĉie ĝi volas regi kaj postulas privilegian lokon, ke ĉie ĝi trudas siajn kutimojn, sian vivostilon kaj sian pensmani-eron.

Dominanta en la hodiaŭa epoko „amasohomo”, por plenumi la alvokojn de tempo, devas posedi ĉiujn avantaĝ-ojn de elitohomo. Nia tempo postulas la senton de respond-eco, internan disciplinon, pretecon porti plej grandajn ofe-rojn, spiritan streĉon, saĝecon. Tial do la „amasohomo” de-vus okupi aktivan sintenon fronte al vivo, devus distingiĝi per kapablo al libera kaj spontana ago, al respektado de ĝe-nerale akceptitaj principoj kaj normoj, krome: per energio, askezo kaj simpleco. Dume la „hodiaŭa amasohomo” estas vanta, memfida, sentas sin ligita per neniaj principoj, ne konas bremsojn en siaj apetitoj, atingas perforton pro defi-nitivaj motivoj, volas havi aliron al ĉiuj civilizaciaj atingoj, sed estas senrespekta por tiuj atingoj. La „amasohomo” in-klinas el ludo kaj amuzo fari la ĉefan vivofunkcion, estas absorbita per propra korpo, mankas al li estimo fronte al vi-rinoj, li havas internan malestimon al scienculoj, inklinas al perforto pli ol al vivo en atmosfero de libera interŝanĝo de pensoj.

Ŝajnas al mi mem, ke Ortega y Gasset kaptis multe da esencaj problemoj. Eĉ se ne en ĉio ni pravigos lin, tamen ni devas sincere diri, ke la nuntempa homo perdis la vizion de si mem kaj ne kapablas spirite ekregi la kondi-ĉojn de sia ĉirkaŭaĵo. Karakterizaĵo: antaŭe oni estimis ho-mojn por iliaj spiritaj valoroj, hodiaŭ, kontraŭe, al rango de „herooj” kreskadas sportistoj, aktoroj, kanzonistoj.

Dum niaj tagoj oni multe parolas pri diversaj krizoj. Persone mi estas konvinkita, ke ĉio venigas sin al la krizo de religiaj kaj spiritaj valoroj. La nuntempa homo simple ne volas esti iu pli ol estas, deziras finrealigi sin mem en la portempaj dimensioj, serĉas ekster Dio la plenon en alia homo. El tiu sinteno naskiĝas multaj nuntempaj kultoj kaj mitoj: kulto de korpo, de fizika juneco kaj mono.

Kion ĉio tio havas komunan kun la amo? En tio ĝuste la esenco: ju pli matura homo laŭ spirita vidpunkto, des pli bela estas lia amo. Fromm tre prave atentigas, ke ne eblas esti produktiva en la sfero de amo, estante samtempe neproduktiva en aliaj sferoj de vivo. Ne eblas doni tion, kion oni ne havas. Al amo oni devas maturiĝi en ĉiuj ebe-noj de vivo. Ĝuste tiudirekten iras la indikoj de Evangelio, kiujn hodiaŭ oni provas malfirmigi pro diversaj motivoj.

Vi pravigos min, ke en niaj tempoj oni mallarĝigis amon al seksa kunvivado, kaj seksumadon al atrakcia kaj reklama distro. Nia impresemo malaltiĝis jam ĝis tiu grado, ke iuj konataj kaj admirataj en la nuntempa mondo povas publike paroli tra radio, televido, revuoj pri siaj erotikaj spertoj, kiujn ili nomas „amo”.

Mi diros al vi sincere: ne estas facile en la hodiaŭa realo realigi amon en la evangelia senco, kies esencon kon-sistigas la totala sinfordono al la dua persono. Oni bezonas grandegan kuraĝon, fidelecon al si mem kaj forton de volo, por iri kontraŭ la fluo. Sed: ĉu elekto de la plej facila ag-maniero en la vivo ne estas perfido de la propra homeco?

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 10-15; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony