Numero 104 – junio 2014

Silento

Kiam vi scipovas jam paroli, ellernu ankoraŭ silenti.

 

  1. Infanoj. La mondo de malgrandaj infanoj estas emociplena. La trijara Jurek diras al sia kolego: „Plejunue ili instruas nin paroli, kaj kiam ni ellernos paroli, ili ordonas al ni silenti. Terura! Ili instruas paroli, kaj poste – silentu!”

Domaĝe ke tiuj etuloj ne scias ankoraŭ, ke estas „tempo por paroli kaj tempo por silenti” (Koh 3:7). Kaj ili ne konas la proverbon, kiu diras: „Kiam vi scipovas jam paroli, ellernu ankoraŭ silenti”. Silento estas granda afero, ĉio alia estas feblo (de Vigny). Pindar, princo de grekaj po-etoj, diris en la 5a jarcento antaŭ Kristo: „Silento jen estas la plejalta saĝeco de homo”. Kaj la nuntempa al ni Merton skribas: „Silento estas forto de nia vivo interna. Silento en-iras en la kernon mem de nia esenco morala. En silento ni lernas distingi aferojn. Ĉu vi neniam aŭdis, ke eblas laŭdi Dion per silento?”

  1. Parolo. Ni havas langon. Ne havas ĝin ŝtonoj, nek plantoj, nek suno, nek iu ajn el steloj. Tial tie estas eterna silento. Ni havas langon. Bestoj havas ankaŭ langojn, sed ili ne parolas. Ili ne havas kion paroli, ĉar ili ne pensas. Ni parolas ĉar ni pensas. Ni havas la racion, kaj krome la kre-don. La racio prilumita de la kredo sugestas al ni, kion pa-roli, kiel kaj kiam. Glori Dion, akuzi sin, utili al proksim-ulo: ĉiu konsentos je tio, ke tiam oni devas paroli. La sacer-doto laŭ vokiĝo devas paroli en preĝejo, dum leciono de re-ligio, sur ambono, en konfesejo, ĉe lito de malsanuloj, ĉe tombo de mortintoj… „Iru kaj instruu” – diris Sinjoro Jesuo; ĉar „la kredo venas per aŭdado” (Rom 10:17). Do devas esti parolantoj. Se la sacerdoto devas paroli, do li de-vas ankaŭ silenti. La konfesa sekreto – ni scias pri tio. La kuracisto ankaŭ devas paroli. Kiele li interkompreniĝus kun malsanuloj? Li devas ankaŭ silenti: la profesia sekreto. Ni ĉiuj devas paroli al infanoj, kiujn necesas eduki. Tio de-vas esti – iu diris – duobla interparolo. Al infanoj oni devas paroli pri Dio, al Dio en preĝo oni devas paroli pri infanoj. Ni devas paroli al proksimulo, precipe al tristaj por ilin konsoli. Al afliktitoj por ilin kuraĝigi. Al erarantoj por montri al ili la vojon…

Se estas la devo paroli, do estas ankaŭ la devo silen-ti. Tiu dua devo estas eble pli grava ol la unua, almenaŭ pro tio, ke homo estas tro parolema, kaj li nevolonte silentas. Kion do nia lango ne scipovas? Plej sovaĝaj ekstravagan-coj, absurdoj, blasfemoj, mensogoj, klaĉoj, kalumnioj, mis-famigoj, maljustaj denuncoj, elpensitaj juĝoj… al ĉio ĝi ka-pablas, kiam ĝi ne estas ĝuste gardata. „Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko” – diras la inspirita aŭtoro (Sen 10: 19). Iu skribis: „Se ne estus pekoj faritaj per lango, do da ĉiuj pekoj estus je unu triono malpli en la mondo!”

  1. Maria parolas. Maria plejbone konis la principojn de parolo kaj silento. Ŝi parolas nur tiam, kiam necesas kaj tiom, kiom necesas. Vortoj de Maria, notitaj en la Evange-lio, ne estas multaj. Sed se ni montrus hodiaŭ al Maria tiujn kiuj estas, nek unu vorton ŝi devus honti, nek unu vorton ŝi bedaŭrus, ke ĝi estis eldirita. Ŝi parolas al anĝelo en Naza-reto. Kiom tie estas da modero, subordino kaj humileco en ŝiaj vortoj! Ŝi parolas al Elizabeta, sed pro diskreteco ŝi ne parolas eĉ unu vorton pri tio, kio estis en Nazareto. Tion faros Dio mem. Maria nur salutas Elizabetan, kaj tiu instru-ita de la Sankta Spirito jam ĉion scias: „La patrino de mia Sinjoro venas al mi” (Luk 1:43). La laŭdkanto aŭdigita de Maria ĉe tiu okazo estas tiom bela, ke la Eklezio enigis ĝin en siajn plej grandajn solenojn liturgiajn. La vortoj, eldiri-taj en la templo ĉe retrovo de la perdita Jesuo, prezentas al ni la doloron kaj amemon de la plej amanta el ĉiuj patrinoj. Kaj Kana Galilea: „La patrino de Jesuo ĉeestis tie”. Kiu-cele? Por en certa momento diri: „Ili ne havas vinon!” Nur kvar vortoj, kaj tiom en ili da ĉarmo, simpleco, poezio, boneco. Oni parolas: „Vortoj estas arĝento, silento estas oro”. Ĉe Maria la vortoj estas ankaŭ oro. Neniam neniu klaĉo, neniu malica rimarko. Ĉiu ŝia vorto estas nova, mi-rakla ora perleto.

Kaj la silento de Maria? Se – kiel diras s-ta Vincento de Paŭlo – „animo de Diaj aferoj estas silento”, do ni jam scias: Maria, kiu la tutan vivon sole pri la aferoj de Dio estas okupita, el silento faros al si la oran regulon de vivo.

Post interparolo kun la anĝelo Maria ĉion scias: „Vi koncipos kaj naskos”. Ĉu pri ĉi tio ne estis necese informi Jozefon? Kaj tiam ŝi silentas. Ŝia silento estis premiita. Dio mem prenis sur sin ankaŭ tiun mision. Kaj kiom da zorge-ma amo Jozefo montras al Maria. Kiom da estimo. Kaj kiom da feliĉo en tiuj plej sanktaj animoj en atendado de sankta okazaĵo!

Groto betlehema, Infano en staltrogo… nek unu vor-to. Ĉion ŝi gardas en la koro kaj konsideras en sankta silento.

Simeon parolas, la profetaj vortoj desegnas tristan estontecon. Maria silentas. Apud la kruco ŝi staras kaj silentas. Nek unu vorton ŝi diros. La momento estas tro so-lena, tro granda. Ŝi respektos, sanktigos ĝin per silento. Si-lento de perfekta pacienco, rezignacio, koncentriĝo kaj sankta konsento kun la volo de Dio…

Per la lingvo de silento Maria parolas pli multe ol per vortoj. Sed tiun lingvon komprenas nur tiuj animoj, kiuj scipovas koncentriĝi. Dio ne parolas al animo, en kiu mankas koncentriĝo. Maria ankaŭ ne. Ni aprezu, ni res-pektu, ni amu silenton!

Maria, instruu nin, por ke ni sciu, kion, kie, kiam kaj kiel ni devas paroli. Instruu nin ankaŭ silenti. Ni volas si-lenti pli ol ĝisnun, ĉar ni volas havi pli da konsidero, pli da prudento kaj pli da saĝeco. „Instruu nin ami, kvankam en sufero. Instruu nin suferi, sed en silento”.

Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni! Amen.

 

Sac. Francisko Ziebura CM

                                      Maria nia modelo, p.33-35; tr. SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Transmisje w Radiu FARA
z naszego kościoła
Msze święte w środy
o godz. 700
Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Remonty zrealizowane w 2019 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
Najbliższe Msze święte o uzdrowienie
  • 22 października godz. 18.00
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony