Numero 116 – printempo 2017

Silento – la vojo de Dio

Mi kredas, ke la komenciĝanta jaro estos pli bona ol la antaŭa, ĉar ĝi estas la maria jaro – substrekas pastro kardinalo Roberto Sarah. Esperojn li ligas kun la solenaĵoj de centjara jubileo de la revelacioj en Fatimo.

 

– Dipatrino aperis en la jaro 1917, ĉar la mondo ten-dencis tiam en malbonan direkton. La samon oni povas diri pri nia mondo – diris la prefekto de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Disciplino de la Sakramentoj en interparolo en la franca radiostacio – de Radio RCF. Li rimarkis, ke necesas tiri kon-kludojn el tio, kio okazis, ĉar – kiel li konstatas – la malbono kaj la barbareco en la nuntempa mondo rezultas el la malprok-simiĝo de homoj disde Dio. – Se ni volas, ke nia mondo estu pli bona, ni devas ŝanĝi nian rilaton kun Dio, kaj Dio riparos la rilatojn inter homoj kaj nacioj – certigas kardinalo Sarah. Nun homoj ne havas jam tempon, por aŭdi Dion, ili vivas en tumulto, kiu malproksimigas de Dio. – Tio koncernas ankaŭ kristanojn, kiuj devus pli zorgadi pri la spaco da silento en sia vivo – diris la prefekto de la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Disciplino de la Sakramentoj.

 

– La silento estas la vojo de Dio. Li mem venis al ni en silento. Se ni volas Lin renkonti, ni devas finlerni la silenton. Ankaŭ pastroj devas finlerni silenti. Ĉar kiam ni ĉeestas en Sankta Meso, dekomence ĝisfine ni aŭdas nur la pastron, kiu parolas senĉese. Li ne lasas al Dio la tempon, ke ĝuste Li povu alparoli homojn. Kaj poste homoj eliras el la preĝejo, sed kun kiu ili tie renkontiĝis, kun Dio aŭ kun si reciproke? – demandis kardinalo Sarah.

Li rimarkigis, ke eĉ nia sinteno en preĝejo ne esprimas nian konscion, ke ni staras fronte al Dio. – Ekrigardu, kiel kon-dutas muzulmanoj en moskeo. Ili preĝas en silento. Iliaj korpoj estas direktitaj al Dio. Ili ne rigardas sin reciproke. Kaj do oni devas komenci certajn klopodojn ankaŭ ĉe ni, memorante, ke silento estas batalo. Por ĝin gajni, oni devas lukti, plejunue kun si mem, kun nia avido je tumulto – volontigadis la ĉefo de la vatikana dikasterio. Li rimarkis samtempe, ke bruo „lasas nin resti sur supraĵo, ne eniradi en profundon”. Pro tio – kiel li kon-statis – „la batalon por silento oni devas entrepreni ĉiutage, ĉar ĉiutage ni devas demandi pri la vojo, kaj ĝin konas nur Kristo, kiun ni ne renkontos meze de tumulto”. – Ni ekpensu pri Lia silenta ĉeesto en la tabernaklo kaj dum la Eŭkaristio. Li venas en silento sub la formoj de pano kaj vino. Nur la kredo perme-sas al ni rekoni Lian realan ĉeeston – diris pastro kardinalo Sarah.

Małgorzata Jędrzejczyk, Radiovaticana

 Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

  El: Nasz Dziennik, lundo, 16 januaro 2017, paĝo 10.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony