Numero 109 – somero 2015

Ŝi, via Patrino…

„Jen via Patrino…” (Joh 19:27)

Kara junularo!

 

Araba proverbo diras, ke Dio ne povas esti ĉie kaj tial kreis Patrinon. Alivorte: ĉar ni ne povas ĉie senti la bo-necon kaj amon de Dio, tial Li donis al ni Patrinon. Patrino – kurta, etera vorto, konata en ĉiu lingvo de la mondo, kaj kiom da enhavo ĝi entenas. Malgraŭvole antaŭ niaj okuloj stariĝas tuta legio da patrinoj, kiuj pene kaj sindediĉe edu-kas  siajn infanojn, sindediĉas por ili. Patrinoj unuaj instru-as kunmeti manojn ĉe preĝado, instruas gepatran lingvon. La historio transdonis al ni multe da tiaj noblaj, bonaj kaj sanktaj patrinoj. Komencante de la patrino de makabeaj filoj, tra sankta Monika, Blanka… kaj finante per niaj pro-praj patrinoj. Al Pola Radio en Ŝtetino prezentiĝis iam oldulinjo-patrino kun la peto, por anonci pri plenaĝa filo, kiu antaŭ jaro ien iris kaj ne sciigas pri si, ke se li jam ne volas reveni, do almenaŭ li diru, ĉu li vivas? Kun larmoj en la okuloj ŝi eltiras la lastajn kvin zlotojn kaj metas ilin sur la skribotablo.

Eblus multobligi ĝis senfineco tiajn ekzemplojn. Sed ne pri tiu tera patrino mi volas hodiaŭ al vi paroli. Ne. Sed pri la Patrino de ĉiuj patrinoj, pri la Patrino de Dio kaj Patrino de ni ĉiuj.

 

Kia estas ŝia rolo kaj signifo?

 

La 4an de majo 1962 en Tokio okazis tragika fervoja katastrofo. Elreliĝis vartrajno. La elreliĝintajn vagonojn surveturis pasaĝera trajno, kaj tiun ankoraŭ alia – elektra trajno. Pereis 148 personoj kaj 384 estis vunditaj. Dum tuta nokto aŭdeblis sirenoj de ambulanc-veturiloj. Loko de la katastrofo estas unu bildo de ruinigo, batalkampo. Ĉiuj apudaj domoj ŝanĝiĝis en provizorajn hospitalojn. Kio es-tia kaŭzo de katastrofo? Neglektita la ruĝa signalo fare de maŝinisto kaj enkonduko de trajno sur neĝustan trakon.

Miaj karaj!

Tiu tragika akcidento memorigas al ni alian, pli tra-gikan. Memorigas tragedion kun alia stiristo en la komenco de homara historio. Tiam ankaŭ io simila estis. Homo rice-vis de Dio stirlicencon, rajton direkti la tutan mondon. Li estis gvidonta tiun grandiozan harmonion de diversaj estoj sur la Diaj kaj homaj vojoj. Kaj jen li neglektis unu signon. Li sciis kiaj estos efikoj, sed li volis esti „Dio”.

Li kaŭzis katastrofon. Ne nur li mem suferis vun-dojn, sed ankaŭ tuta trajno, tuta homaro spertis katastrofon. Li estis stiristo, sed elreliĝis tuta trajno, tuta homa gento. Feliĉe li ne perdis tute la stirlicencon. Ne. Dio lasis al li ŝancon. Li povas plue veturi, stiri kaj gvidi – kvankam sur iom alia vojo. Sed Dio donis al li vojmontrilon, kaj prefere alian stiriston-instruktoron, kiu ne suferis tiun katastrofon, ne deflankiĝis de la Dia vojo.

Mi emas demandi: „Kiu estas ŝi, kiu aspektas kiel la matenruĝo, bela kiel la luno, hela kiel la suno, terura kiel batalantaj taĉmentoj?” (Kan 6:10) – „La Sinjoro kreis min ekde la komenco de sia agado, antaŭ ĉia faro” (Sen 8:22).

Mi konjektas, kiu estas ŝi… Jen Senmakula Plejsan-kta Virgulino Maria. Ŝi ekstaris antaŭ malfermita pordego de nova antaŭdirita paradizo, la regno de Dio ĉi surtere kaj enĉiele. Ankaŭ tiucele Dio ekipis ŝin per ĉiuj gracoj kaj privilegioj. Enigis ŝin en la historion de Kristo kaj de hom-aro. Maria, do, ne estas aldono al nia religio, ne estas ornamo de niaj diservoj. Ne.

 

Ni bezonas ŝin

 

Ni ĉiuj senescepte bezonas ŝin. Kial? Ĉar Dio mem bezonis ŝin, por ligi kontakton kun la homaro, por eniĝi per ŝi en la homaron, en ĝian historion kaj savon. Por prezenti al ni sian bonecon, favoron kaj mizerikordon. Tial Dio de eterne elektis ŝin kaj gardis kontraŭ ĉiu pekmakulo.

Bezonis ŝin la Sankta Spirito kiel dignan loĝejon, kiel sian templon, vivan tabernaklon por la dua Dia Perso-no – Jesuo Kristo.

Bezonis ŝin Kristo mem, por ricevi de ŝi sian homan korpon, por fariĝi homo. Bezonis ŝian sangon, ŝian koron. Atendis ŝian „fiat” [fariĝu] eldiritan ennome de tuta hom-aro. Atendis kaj ne trompiĝis. Ŝia „fiat” ne finiĝis per la Anonco, nek per la Sankta Vendredo. Ne. Ŝi daŭras, ĉar Kristo daŭras kaj vivas en sia Eklezio, en homaro.

Bezonis ŝin Eklezio, precipe tiu juna, estiĝanta kun s-ta Petro fronte, ĉar eble ŝi per sia ĉeesto instigis Petron, ke li petu sian Majstron pri pardono. Ŝi rakontis al s-ta Luko la historion de Jesua infaneco. Ŝi estis rifuĝejo por la grupo de unuaj kristanoj. Kaj eble ŝi inokuladis en ili la re-ciprokan amon.

Bezonis ŝin kaj bezonas la tuta homaro, samkiel be-zonas Kriston-Dion, kiel bezonas vojon, veron kaj vivon. Se kialo de ŝia ekzisto, de ŝia vivo estis kaj estas Kristo, do kialo de ŝia vivo kaj ekzisto estas la tuta homaro, ĉar Kristo estas neapartigeble kunigita kun homaro. Neniu povas imagi al si la enkarniĝintan Kriston – sen homaro.

Bezonis ŝin kaj bezonas nia pola nacio. Okaze de jar-milo oni faras multajn arkeologiajn laborojn, oni reiras al pasinteco serĉante dokumentojn aŭ datojn… Ni ĉiuj konas la daton de jaro 966. Sed ni konas daton multe pli fruan kaj dokumenton de antaŭ ĉirkaŭ du jarmiloj. Jen Magnifikato: „De nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa…” (Luk 1:48). Jam tiam la Plejsankta Patrino elprofetis al si Helan Mon-ton kaj ĉirkaŭ 300 sanktejojn en nia patrolando. Ŝi sciis, ke ni bezonos ŝin en nia vivo nacia kaj persona. Ni neniam trompiĝos pri ŝi, se ne trompiĝis Dio, Kristo kaj Eklezio. Ŝi estas nia plejbona Patrino kaj Reĝino.

Bezonas ŝin ankaŭ vi, kara junularo. Vi bezonas ŝin precipe en via junaĝo, sur la vivĝirejo plena de peno kaj disreviĝoj, en via serĉado de vivsenco, en serĉado de gran-daj valoroj: vero, bono, feliĉo kaj Dio. Ŝi akompanas vin ĉie, helpas per favoro kaj lumas per ekzemplo de sia propra vivo. Ŝi trovis sencon de la vivo kaj esprimis ĝin per la vortoj: „Jen mi estas la servantino de la Sinjoro” (Luk 1: 38). Ŝi trovis la plenecon de vero, bono kaj feliĉo, estante plej proksime de Dio – Jesuo Kristo.

Ni neniam disiĝu de ŝi.

Ĉi tie mi rememoras rakonton pri patrino de iu juna homo. Rememoron el lia infaneco:

„Mia patrino akceptis principon: neniam disiĝi de mi. Tio estis dum la lasta milito. „Se ni pereos – do kune” – ŝi ripetadis ofte. Ni veturadis do ĉiumatene tra la urbo en plenplenaj tramoj, kune ni forkuradis – ĉiam kune. Ĉiam kiel bona Gardanĝelo, staris ĉe mi mia patrino. Eble tial kun ŝi mi sentis min tiel sekure. „Ja nenio povas al mi okazi, ĉar kun mi estas mia patrino”. Sed precipe unu preĝo fiksiĝis en mia memoro: Tio estis jam en la dua duono de aŭgusto 1944. Iun nebulan matenon SS-viroj eltiris ĉiujn el kelo kaj starigis ĉe barilo. Ĉiuj loĝantoj staris arigitaj. Mia patrino tenis ian pakaĵeton. Mi tenis min angore je la patri-na mano kaj ŝia jupo.

La germanoj komencis malrapide, flegme starigi mit-ralojn kun pafiltuboj direkte al ni. La situacio fariĝis tute unusignifa. Kion signifas tiuspecaj scenoj – mi sciis per-fekte. Mi ekrigardos do mian patrinon. Ŝi staris pala, sed trankvila. Tiam – kiel oni memoras tiajn momentojn – ŝi klinis sin super min kaj diris: „Preĝu al Dipatrino”. Kaj kvazaŭ laŭ komando – verŝajne ekaŭdis la vortojn de patri-no staranta apud ŝi la tuta densa amaso komencis ripetadi laŭte kaj klare: „Sub vian ŝirmon…”. Mi parolis laŭte la preĝvortojn kaj ĝuste mi ne scias, je kio mi kredis pli: je la defendo fare de Dipatrino, ĉu ankaŭ je la defendo fare de mia patrino? Ĝuste tiu preĝo, inspirita rekte de mia patrino, fariĝis preĝo de mia vivo.

Kaj jen „hazardo” aŭ miraklo kaŭzis, ke la germanoj ŝanĝis decidon… Oni pelis nin tra brulanta Varsovio. Kaj denove la patrino kovris mian kapon per kaptuko…”.

Kaj vi ekkaptu la patrinan manon kaj mantelon, kiel tiu malgranda knabo… en malfacila etapo de via vivo…

„Filo, ne forgesu pri via patrino” – tiel adiaŭis patri-no sian filon fornavigantan en malproksiman mondon. Ŝi longe rigardis, ĝis ekvidis fone de ŝipo flirtantan poŝtukon de la filo, kiu ŝajnis paroli: „Mi ne forgesos…”

Ne forgesu:

Ĉar panja kor’ amoplena, sensitiva, atentema,

ĉiam por ni malfermitas, serĉas, vokas kaj invitas.

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.132, tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony