Numero 123 – vintro 2018

Ŝi ekamis Eŭkaristion

La interparolo kun fratulino Klara Barbara Pod-górska, la aŭtorino de la libro „Imelda Lambertini. La Patronino de la unuakomuniaj infanoj”.

 

Kiel komenciĝis via amikeco kun la beata Imelda?

 

          – La estro de la paroĥo en Chojnów, en kiu troviĝas la relikvo de beata Imelda petis min renovigi ŝian statuon, kiu estis venigita solene el Bolonjo. Kompreneble mi deci-dis plenumi ĉi taskon, sed kiam mi deprenis la unuan tavo-lon, montriĝis ke ĝi estas tiel difektita, ke mi iom rompiĝ-etis. Mi petis tiam Imeldan, ke se ŝi helpos min renovigi ĉi tiun statuon, tiam mi ion pri ŝi surskribos. Mi renovigis la statuon, kiel montriĝis, tio okazis lerte kaj vidiĝis la bela aspekto de beata Imelda. Sed kiam mi komencis kolekti materialojn por libro, mi ekvidis, ke la konkretaj pollingvaj pozicioj mankas. Mi sukcesis traduki iom da italaj tekstoj, akiri gazetarajn materialojn, kolekti la intervjuon de dele-gacio, kiu viztis la urbon Bolonjo en Italio.

 

La beatulino vivis en la 15-a jarcento, mortis en la aĝo de 12 jaroj… En la jaro 1881 Leono la Dekdua anon-cis Imeldan patronino de la infanoj ricevantaj unuafoje la sanktan Komunion. La Papo Pio la Deka en la jaro 1910 konfirmis ĉi tiun patronadon. Kial ĝuste la beata Imelda?

          – Rigardante la historion de la vivo de ĉi knabineto, mi ekkonscias, kiel mirinda estas Sinjoro Dio, kiu pridona-cas per gracoj, por transdoni al aliuloj ion tre gravan. Ŝi havis la kapablon ami Eŭkaristion. Ŝi devenis el tre pia fa-milio, precipe ŝia panjo forte amis Sinjoron Jesuon kaŝitan en Eŭkaristio. Imelda tre ŝatis akcepti Sinjoron Jesuon en la sankta Komunio, sed ŝia aĝo malebligis tion. Oni promesis al ŝi, ke ŝi povos kiam ŝi finos 12 jarojn.  Ŝi volis eniri la Kongregacion de Fratulinoj Dominikaninoj en Bolonjo, havante 10 jarojn. Sed ŝia plej grava deziro estis la akcepto de Sinjoro Jesuo al sia koro en la sankta Komunio.

 

Sinjoro Jesuo respondis al ŝia deziro…

 

          – En la antaŭtago de la Ĉieleniro de Kristo dum la solena sankta Meso sacerdoto preterlasis Imeldan, ne donis al ŝi Sinjoron Jesuon. Kiam ĉiuj eliris el la kapelo, ŝi anko-raŭ restis kaj okazis la miraklo. Homojn kaptis teruro je la vido de granda lumo. La Plejsankta Hostio haltis super la kapo de Imelda. La alvokita sacerdoto kun termanta koro prenis la patenon, sur kiu kuŝis Hostio, kaj donis al ŝi Sin-joron Jesuon. Longtempe daŭris preĝado. Ĉiuj jam eliris, kaj Imelda restis. Sinjoro Jesuo prenis ŝin tiam al si.

 

Al kiu Vi dediĉas sian libron?

 

          – Ĉi tiu libro estas adresita al la infanoj pretiĝantaj por la unua sankta Komunio kaj al ĉiuj, kiuj akompanas ilin en la maturiĝado al amikeco kun Jesuo.

 

Dankon por la interparolo.  

     Monika M. Zając

La libro estas atingebla ĉe

e-mail: zamowienia@naszdziennik.pl

          El: La gazeto Nasz Dziennik, 19-20 de majo 2018, paĝo 11 en Nasz Magazyn.

     Elpoligis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony