Senkota ŝtuparo al kota direktoro
Senkota ŝtuparo al kota direktoro
Komenciĝis plivastigado de fabriko. Lige kun alkon-struo multaj maŝinoj kaj ŝarĝaŭtoj alportis koton, eĉ ĝis la oficiala enirpordo. La stiristoj ofte moke parolis al purigist-ino onklino Rajna, ke ŝi ne povas venki koton, kiun eniran-taj homoj portas sur ŝuoj, vizitante direktoron kaj adminis-tradon. Ŝi persiste riproĉis, dirante ke ŝi ĉiam senkotigos tiel brile la koridoron kaj la ŝtuparon apud la direktora pordo.
Vespere, post la laboro – ŝi laste purigis la direktoran kabineton, balais, surverŝis la florojn en ĉambraj florpotoj kaj forviŝis polvon.
Onklino Rajna estis impresita, kiam en kelkaj vespe-roj ŝi vidis direktoron, kiu turnita dorse al ŝi metis en sia propra luksa sako ligaĵojn da bankbiletoj. Pri tio ili neniam parolis. La purigistino ne permesis al si demandi la direkto-ron pri kio ajn en tia situacio.
Post kelka tempo venis financa revizo, kiu konstatis, ke mankas multe da mono. Neniu povis klarigi tion, sed mankanta mono devas retroviĝi en fabrika kaso – en ŝtata kaso. La revizoroj provis serĉi la ŝteliston, sed senrezulte, pro tio ili decidis-ordonis dum difinita limdato depreni par-ton de salajro de la tuta personaro. En halo estiĝis tomba silento.
La direktoro diris nenion, nur sentante kulpon rigar-dis plafonan angulon senhezite. Onklino Rajna ne povis sin deteni kaj rakontis pri sia propra dubo, nome ke direktoro ŝtelis monon. Ŝia rakonto surprizis la ĉeestantojn inkluzive revizan komisionon. La direktoro altvoĉe komencis kriaĉi: „Silentu, ci estas purigistino, ne mia kontrolisto”.
Ŝi riproĉis: „Vere, mi estas purigistino. Mi kulpas, ke krom koton sur la ŝtuparo mi ne provis forigi koton de via konscienco, de via moralo, sed male, ĉar en vivo mankas ‘justa-maljusta’, ekzistas nur ‘forta-malforta’”.
Tio okazis dum t.n. „Stalina periodo”, kiam ĉiuj fab-rikoj estis ŝtata proprietaĵo.
Rezulto: La sekvan tagon onklino Rajna estis mal-dungita pro kalumnio, la direktoro estis „punita” ricevante la postenon de direktoro de pli granda uzino. Bedaŭrinde, tiel estis tiam.
Ivan Tr. Minĉev