Numero 107 – printempo 2015

Sendankulo

Ivan kun gepatroj kaj edzino loĝis en vilaĝo, laboris en vilaĝa agrikultura laborkolektiva mastrumo, kie pro ege malfacila laboro oni pagis etan, preskaŭ nenian salajron. Pro tio Ivan decidis iri labori en fabriko en proksima urbeto kompreneble kun sia edzino. Ivan trovis por ŝi postenon de helpkuiristino en fabrika manĝejo. La gepatrojn li lasis en vilaĝo.

Post nelonge Ivan surprizis ilin, ke li kun sia kolego-amiko intencas konstrui duetaĝan loĝejon, po unu etaĝo. Anticipe Ivan decidis preni duan etaĝon. Konstruado ekis, gepatroj laŭeble monhelpadis. Malfeliĉe la patrino, tro laci-gita de laboro, subite mortis. La patro restis tute sola en la vilaĝo. Lin kuraĝigis la penso, ke kiam li olduliĝos, li iros al sia filo kaj amuzos – promenigos genepojn.

Laŭ nia popola kutimo oni inaŭguras novan domon per festeno. Ivan laŭ homaj onidiroj invitis sian patron, kiu ekĝojis kaj gaja foriris al urbeto. La alvenis novan domon antaŭ vespera krepusko.

Ĝis kiam bofilino faros vespermanĝon, la patro pro-ponis al Ivan, kiel nova dommastro, sidiĝi kune sur la tera-so kaj regali per aperitivo po glaseto kun brando. Ivan ak-ceptis la proponon, sidiĝis, neparolema kun severa vizaĝ-mieno. Por ĉesigi la silentadon, antaŭ unua glaseto-tosto, la patro memorigis iujn detalojn dum konstruado, kompren-eble laŭdis sian filon pro iniciato, klopodo, menciis la doni-tan de ili etan monhelpon, esprimis la domaĝon ke lia patri-no ne ĝisvivis la oficialan enloĝiĝon en nova domo.

Rezulto nenia. Fila mieno restis severe grimaca. La patro denove laŭdadis filon. Subite, senmotive la filo mal-kontente diris:

– Domo jes, sed nur nuda etaĝo, sen sufiĉaj tapiŝoj, mebloj kaj aliaj nuntempaj novaj aĵoj. Se ci vidus la suban etaĝon, ci nepre mirus, raviĝus, sed mia kunulo estas bon-ŝanculo, riĉa, ora sorto. Mia sorto estas resti malriĉulo, malfeliĉulo, malica fatalisto.

– Sed, filo mia, mi petas, konfesu al mi, kio konfuzas cian situon?

– Ega feliĉulo, ega bonŝanculo estas mia kunulo. Li-aj gepatroj mortis, li disvendis tutan vilaĝan havaĵon, akiris multe da mono. Li aĉetadis plenluksajn meblojn, ilojn, mu-zikilojn, muzikaparatojn, eĉ intencas aĉeti aŭton.

– Mi petas, rediru: Ĉu mi vere komprenis, ĉu ciaj vortoj signifas, ke mi embarasas cian feliĉon, riĉiĝadon? Ĉu ci estas malgaja, ke mi kun patrino ne mortis, ke ci ne povas disvendi ĉion en vilaĝo? Ĉu nur mi embarasas? Mi venis kiel patro. Plibone ke cia patrino mortis, ke ne aŭdis ciajn vortojn!

Ekplorinta, larmoplena, daŭre meditanta patro eliris el nova domo kaj dronis en nokta mallumo. La suba etaĝo tintegis de brua muziko. La patro demandis sin: „Ĉu vere urbo malĉastigas homajn virtojn?” Ĉu en nokta mallumo eblus trovi vojon al sia vilaĝo, kie atendas lin nur duon-kaduka dometo, por konsoli lian animon?

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony