Numero 102 – decembro 2013

SANKTEJO FAMA PRO GRACOJ

Adam Białous 

         La nombro de eŭkaristiaj gracoj, kiujn ricevas la kredantoj preĝantaj en la ĉeesto de sokolka Hostio, daŭre kreskas.

Al paroĥo de S. Antono en Sokółka (arkidiocezo de Bjalistoko) liverataj estos daŭre novaj atestoj pri precipaj signoj de la Dia agado per mirakla Hostio. Ili estos de tago al tago registrataj kaj arkivigataj fare de sacerdotoj. La in-formojn pri ricevitaj gracoj transdonas ankaŭ Fratinoj de la Eŭkaristio servantaj en la kanonika preĝejo en Sokółka, aligante la petojn de fideluloj al siaj preĝoj. La registritaj ĝis nun, kaj precipe depost ekspozicio en 2011 de Hostio en la kapelo por Ĉiamdaŭra Adorado, nekutimaj fizikaj re-saniĝoj aŭ elsavoj de morto en akcidentoj estas multe paro-livaj.

En la sokolka kanonika preĝejo de S. Antono, krom la medicine dokumentitaj fizikaj resaniĝoj, en speciala libro la kredantoj preĝantaj antaŭ la Hostio enskribas ankaŭ multegajn dankojn atestantajn pri la interna ŝanĝo kaj kon-vertiĝoj.

Nur ĉi jare, ĝis aŭgusto, la kanonikan preĝejon ador-vizitis pli ol 600 aŭtobusaj pilgrimoj, i.a. el landoj tiom for-distancaj, kiel Tajvano aŭ Usono. – Precipe depost la eks-pozicio de la Hostio en nekutima maniero transformita, la pilgrima movado daŭre kreskas. Al la sanktejo venas mult-ego da homoj – diris al „Nasz Dziennik” (nia taggazeto) sac. Stanislavo Gniedziejko, estro de la paroĥo de S. Antono en Sokółka.

La nekutima eŭkaristia evento en la preĝejo kun titolnomo S. Antono de Padovo en Sokółka okazis en la komenco de la jaro 2009. Dum la disdonado de Sankta Ko-munio unu el pastroj ellasis konsekritan Hostion. Oni lokis ĝin en liturgia vazeto, plenigita per akvo. Post kelkaj tagoj la ordena fratino enrigardis la vazeton kaj ekvidis, ke la akvo en ĝi havas ruĝan koloron, kaj la Hostio ne tute solvi-ĝis kaj en ĝia centro troviĝas kvazaŭ ruĝa makuleto.

Tio maltrankviligis la pastrojn, kiuj ĉi tiun konservi-tan fragmenton de Hostio elmetis sur tolan peceton noma-tan korporalo, ke ĝi sekiĝu. La ruĝa fragmento de Hostio post sekiĝo ne malaperis, tio instigis la pastrojn subigi la Hostion al scienca esplorado. Realigis ĝin du sendependaj specialistoj pri patomorfologio – kuracistoj profesoroj de la bjalistoka Medicina Universitato.

Ili ambaŭ konstatis, ke la substanco el centro de la Hostio estas fragmento de muskolo de homa koro. Pro tio la episkopo Edvardo Ozorowski, bjalistoka metropolito, kunvokis specialan komisionon, kiu dum multaj monatoj esploris la aferon pri tiu nekutima fenomeno. La komisiono malkovris nenian mistifikon, konfirmante per tio la super-naturan karakteron de la fenomeno. La aktoj de afero estas transdonitaj al la Apostola Nunciejo en Varsovio, kie estas esplorataj.

         Laŭ ND 24a-25a de aŭgusto 2013, tr. SP

___________________________________________________________________________________

 

De Dia Infaneto ni lernu

tiun radian bonecon

kiu ĉie dissemas feliĉon.

 

Beata Urŝula Ledóchowska

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony