Sankta loko (La hebrea legendo)
Sankta loko (La hebrea legendo)
Sur la monto Moria loĝis du fratoj. La pli juna estis edziĝinta, kaj la pliaĝa vivis sola. Ambaŭ fratoj komune agrokulturadis. Dum rikoltado ili juste dividis rikolton kaj metis ĝin en du egalaj stakoj.
Kiam noktiĝis, post tuttaga laboro la fratoj ekiris por merita ripozo ĉe siaj stakoj.
La pliaĝa frato ne povis ekdormi kaj primeditis en sia koro: „Mia frato havas edzinon kaj infanojn, sed mi ne havas familion kaj prenis egale tiom da greno kiel li. Tio estas maljusta”. Li leviĝis kaj mallaŭte prenis iom da greno el sia stako kaj almetis al tiu de sia frato. Sekve li kuŝiĝis kaj trankvile ekdormis.
Iomete poste vekiĝis la pli juna frato. Li rememoris hieraŭan rikoltadon kaj maltrankviliĝis. Li ekpensis, ke lia frato ne havas familion kaj iam, en maljuneco, mankos al li protekto. Li bezonas plimulte kaj ne estas justa, ke ni egale dividis niajn rikoltojn. Li leviĝis kaj senbrue alĵetis al frato iom da sia greno.
Matene, apenaŭ la suno leviĝis, fratoj startis al labo-ro. Ambaŭ miris, ke iliaj stakoj estis egalaj kiel en antaŭa tago, sed neniu el ili diris ion pri tio, kion li rimarkis.
Tamen ili ne kapitulacis. Ambaŭ promesis al si en spirito, ke ili devas esti pli mizerikordaj kaj malavaraj sek-van fojon. Kiam noktiĝis, ili kuŝiĝis al dormo kiel kutime. Ili ĝisatendis kelkan tempon – lasante unu al alia ekdormi – ambaŭ leviĝis, prenis da greno kiom eblis kaj ekiris… kaj ili renkontiĝis duonvoje. Tiam ili ekkomprenis, kio okazis antaŭan nokton. Ili ĵetis la grenon, unu al alia sin ĵetis en la brakojn. La Disinjoro de la ĉielo rigardis ilin kun kontento kaj diris: „Sankta estas tiu loko. Ĉi tie Mi volas loĝi inter tiu popolo”.
(El „Kalendaro Klaveriana” 1994)
Tradukis Maria Rzadki
_______________________________________________
„Esti esperantisto signifas ne nur lingvoscion.
Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo.
Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas
esperantisto jam antaŭ ol li lernas la lingvon.”
Julio Baghy