Numero 121 – somero 2018
Sankta Jozefo Patrono de marto
La propetanto de marto por la tuta tero estas Sankta Jozefo, la plej granda, la plej silenta el sanktuloj. Tiel po-tenca, ke kristanismo faris lin patrono de la aferoj „nekred-eblaj”. Aferoj senesperaj. Tiel modesta, ke ni scias pri li nenion. Li transdonis al ni nek unu geston, nek vorton. Li staris tutapude de la fonto de lumo, do malfacile estis lin rimarki. Li fandiĝadis en la brilo. Malmulte sciante pri li, ni povas tamen multe supozi. Dio elektis lin kaj destinis kiel la protektanton de Jesuo kaj Maria. El inter ĉiuj homoj elektis Jozefon. Tio sufiĉas.
La Infaneto Jesuo ripozadis en liaj brakoj, kiel la Hostio en la mano de sacerdoto en la momento de Hosti-levado. Dio sinkonfidis al li, kiel sinkonfidas al fideluloj en Eŭkaristio, ĉiopova, nelimigita kaj sendefenda. Jozefo pri-zorgadis sian Kreinton, Sinjoron de ĉio. Ni scias el Evan-gelio, ke li sciis, kiun li prizorgas. Li sciis. Kiu do ekkom-prenos, kion li sentis? La tuta saĝeco de ekleziaj Patroj, la fervora amo de Dominiko aŭ de la Malriĉulo el Asizo, la vizioj de Katarina el Sieno, de Gertruda, de Tereza, la ad-miro kaj dankemo, „Dio mia kaj ĉio mia”, tiu tuta grand-egeco troviĝis en la koro de simpla ĉarpentisto el Nazareto, kiam li per lacaj manoj enlitigadis la Infaneton.
Zofia Kossak
El la libro Rok polski obyczaj i wiara [Pola jaro moro kaj kredo]
Instytut Wydawniczy PAX, 1974, paĝoj 57-58.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski