Numero 119 – vintro 2017

Sankta Huberto

Sinjorino Jadviga preskaŭ falis el ŝtuparo, kiam ŝi subite ekaŭdis malantaŭ si la sonon de ĉasista korno. Ŝi trankviliĝis tamen tuj, kiam ekvidis ĉe pordego sian najba-ron. La arbaristo, sinjoro Stanislavo, kaj liaj fratidoj, ĝe-meloj Taĉjo kaj Vlaĉjo, ĉiuj en la verdaj – arbaraj – jakoj, mansvingis al ŝi gaje. – Ni revenas el ĉasado – ekvokis samtempe knaboj. – Mi invitas en tia okazo al mi por manĝi bigoson, por ke la tradicio realiĝu  – ekridetis la naj-barino. – Vere ĉasista manĝaĵo – atentigis Taĉjo. – Ĉu vi sinjorino sciis, ke ni venos? – Hodiaŭ estas la 3a de novem-bro, la tago de sankta Huberto. Mi ĉiam kuiras la bigoson, ĉar ĉe mi en la familio ĉiuj ĉasistoj, de pli ol cent jaroj! – respondis la mastrino, kondukante gastojn al hejmo.

– Estas nekredeble! – ekkriis knaboj, kiam ili ektrov-iĝis en ĉambro, kies murojn ornamis multnombraj ĉasistaj trofeoj. Estis tie kornoj, ledoj kaj fotoj. Super kameno pen-dis la pentraĵo de cervo kun la brilanta kruco inter kornoj. Sinjorino Roza rimarkis, ke knaboj alrigardas ĝin kun sci-volemo. – Tio estas la cervo, kiu konvertis sanktan Huber-ton. Onklo ankoraŭ ne rakontis pri ĝi al vi? – ŝi demandis, turniĝante al la staranta en pordo sinjoro Stanislavo. – Nu jes, mi intencis, sed  mi ne sukcesis fari ĝustatempe, ĉar mi devis saluti kolegojn, kaj poste estis sankta Meso kaj poste – oni scias – la ĉasado – ekskuzis sin la arbaristo. – Nu do kion vi atendas? – urĝis lin sinjorino Jadviga.

– Nu jes. Sankta Huberto devenis el Francio kaj estis la posteulo de la reĝa gento de Merovingoj. Simile kiel lia patro ekde la plej junaj jaroj li ŝategis ĉasadi kaj dum ĉasoj li ĝuste pasigadis sian tempon. Alvenis al tio, ke li nenion alian povis fari. Iufoje, kaj estis tio en la Sankta Vendredo, dum la ĉasado li ekvidis la blankan cervon kun la radianta kruco en kornaro. – Tian kiel sur ĉi bildo? interrompis al la onklo Tadeo. – Ĝuste tian. Li ekaŭdis tiam la voĉon de Dio, kiu admonis lin pro la nehaltigebla pasio al ĉasadoj kaj ordonis lin iri al la episkopo Lamberto. Huberto tre emoci-ita per tio, obeis al Sinjoro  kaj elektis la servadon al Dio. Li iĝis pastro, misiisto kaj eĉ episkopo. Same kiel plifrue li senĉese ĉasis bestojn, tiel de nun li kaptis homajn animojn por Dio. Post la morto baldaŭ oni lin proklamis sanktulo, kaj la tago de beno de la relikvoj de sankta Huberto – la tria de novembro – iĝis la festo de ĉasistoj kaj arbaristoj. – Tion ni jam scias – ekvokis la knaboj, kaptante forkojn, ĉar sinjorino Jadviga ĝuste alportis la varman bigoson. En la sama momento en la ĉambron enpaŝis tri belstaturaj sinjo-roj en la verdaj jakoj. – Tio estas miaj ĉasistoj. Ĝustatempe – prezentis la arbaristojn sinjorino Jadviga kaj invitis ĉiujn por manĝi.

Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Nasz Dziennik, novembo 2016.

W ogrodzie Stwórcy. (En la ĝardeno de la Kreinto)

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Sankta Huberto estas patrono de ĉasistoj kaj arbar-istoj. Lia memorigo okazas la 3an de novembro.

*

Estas pli facile movi monton ol ŝanĝi homan karakteron!

Neniu malbona homo estas feliĉa.

(Juvenalis)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony