Numero 119 – vintro 2017

Sankta Gertruda el Nivelles

Ĉu avo revenis jam el Krakovo? – demandis panjo Filipon enirantan hejmen. – Li revenis kune kun kato – respondis la knabo. – Kun kia kato? Ĉu li alportis katon el urbo al vilaĝo? – ekmiris panjo, aldonante: – Tio certe por tiuj musoj, pro kiuj malmulto mankis, ke la avo finu kiel la reĝo Popielo. – Nu ĝuste – vigliĝis Filipo – post musoj baldaŭ ne estos spuro, ĉar tiun katon sendis al avo Sankta Gertruda, patronino de katoj, kvazaŭ vi ne scius, panjo – anoncis decideme la filo. – Kion tiu avo denove elpensis? – Tuj mi rakontos al vi, nur mi lavos la manojn – deklaris Filipo, malaperante en banĉambro.

Kiam li eliris, ridetadis kontenta, ke li vekis la sci-volemon de panjo, kiu malpacienca atendis la rakonton de sia filo. – La avo parolis, ke en Krakovo ekzistis iam la preĝejo al Sankta Gertruda el Nivelles, fondita en la 15-a jarcento fare de Nikolao Wierzynek, la urba konsilanto. Ĉe la preĝejo troviĝis tombejo, en kiu oni sepultadis la kon-damnitojn senkapigitajn per ekzekutista glavo, kiuj antaŭ la morto faris pekkonfeson. La preĝejo estis negranda, por pli malpli cent personoj. Antaŭ ducent jaroj ĝi estis fermita, kaj poste malkonstruita. Nenio el ĝi restis, sed la strato ĉe kiu ĝi staris, nomiĝas plu la strato de Sankta Gertruda. –Estas tre interese, sed kian rilaton tio havas kun kato? – interrompis la panjo. – Trankvile, vi tuj ekvidos, panjo. Imagu, ke la avo havas ĉe tiu strato dentiston kaj kiam li enirantis la pordegon, iu sinjorino demandis lin, ĉu li volus katon, kiun ŝi portis en korbo. Ŝi diris al la avo, ke tiu kato estas vera teruro por musoj. Ekkredus vi, panjo? – Verŝajne ne – respondis la konfuzita panjo. – Nu ĝuste, sed tiel okazis kaj la avo simple prenis tiun katon. Kaj hejme la esplorema avino tuj konstatis, ke tio estas la petolaĵo de Sankta Gertruda, la patronino de katoj. – Do, eble vi diros al mi ankoraŭ ion pri tiu Sankta Gertruda? – petis panjo.

– Nu certe. La avino parolis, ke ŝi vivis antaŭ longa tempo en la hodiaŭa Francio kaj estis filino de la reĝo Pipino, kiu volis, ke ŝi edziniĝu al iu princo. Sed ŝi decid-eme rifuzis, ĉar ŝi elektis Kriston kaj ĝenerale ne intencis edziniĝi. Ŝia patrino, post la morto de sia edzo, fondis klos-tron en Nivelles kaj eniris ĝin kune kun Gertruda. Poste, kiam la reĝino mortis, la filino iĝis superulino de la klostro, kvankam ŝi estis nur dudekjara. Ŝi estis konata el gastam-eco por pilgrimantoj kaj ŝi helpadis precipe al irlandaj monaĥoj-misiistoj konvertantaj Eŭropon. Dum la tuta vivo ŝi turmentis sian animon kaj fastadis, kaj tial ŝi mortis en la aĝo de 33 jaroj. Ŝi estas patronino de vojaĝantoj kaj ĝar-denistoj, kiujn ŝi estis gardonta antaŭ la plago de ratoj kaj musoj – finis Filipo. – Tre bele vi ekmemoris, fileto. Nu sciu do, mi iras por ekvidi tiun katon.

 

Joanna Wieliczka – Szarkowa

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

El: Taga gazeto Nasz Dziennik, marto 2017

W ogrodzie Stwórcy. (En la ĝardeno de la Kreinto.)

Sankta Gertruda estas patronino de vojaĝantoj kaj ĝardenistoj, kiujn ŝi protektis kontraŭ plago de musoj. Ŝia memorigo okazas la 17an de marto.

*

Sen la Dia beno vanas homa peno.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony