Sankta Francisko el Asizo

Sankta Francisko el Asizo

Kial vi estas tiel malgaja, Franĉjo? – demandis la onklino Klara, kiam la ĉagrenita knabo vizitis ŝin dumvoje el lernejo. – En la spektaklo mi estos sankta Francisko el Asizo – li respondis rezigninta. – Unuafoje mi aŭdas, ke iu ne volas esti unu el la plej grandaj sanktuloj en la historio – miris la onklino. – Mi preferus esti kavaliro. Tiu Francisko nur babilis kun birdoj, animaloj kaj havis nenion krom la truhava froko. Simple tia malriĉulo – ekbedaŭris la knabo.

Sinjorino Klara sidigis Franĉjon sur fotelo kaj regalis lin per la platkuko kun prunoj, kiun ŝi ĵus bakis. – Mi vi-das, ke vi ankoraŭ malmulte scias pri via tamen patrono – ŝi komencis. – Imagu, ke simile kiel vi Francisko ankaŭ preferis esti kavaliro kaj eĉ partoprenis en milito, en kiu oni kaptis lin kaj metis en karceron – ŝi rakontadis. – Por longa tempo? – ekinteresiĝis la knabo. – Por unu jaro, sed baldaŭ poste lia vivo tute ŝanĝiĝis. Dum laŭvica kavalira ekspedicio li malsaniĝis kaj kiam li preĝis en la preĝejo al Sankta Damiano, tuj ekster la muroj de Asizo aperis al li la krucumita Kristo, kiu alvokis lin rekonstrui de Eklezion. Francisko de tago al tago forlasis sian riĉan junulan vivon kaj sindonis je la servo al malriĉuloj kaj malsanuloj.

– Nu, mi sciis, ke li estis malriĉa – interrompis al la onklino Franĉjo. – Sed Francisko mem forĵetis riĉecon, redonis al patro eĉ sian vestaĵon, cetere antaŭ okuloj de la loĝantoj de urbo, arigitaj sur ĉefplaco. Baldaŭ aliĝis al li iamaj amikoj, kiuj ankaŭ forlasis ĉion, kion ili havis. Tiel ekestis la franciskana ordeno prizorganta la bezonantojn. Ili simple sekvis Kriston – daŭrigis la onklino. – Verŝajne mi ne devos malvestiĝi en tiu spektaklo? – maltrankviliĝis Franĉjo. – Certe ne, sed eble vi devos malsovaĝigi lupon? –ridetis la onklino Klara. – Kaj Francisko tiel faris? – de-mandadis la knabo. – Kiam li restadis en Gubbio, en ĉir-kaŭaĵo aperis lupo, kiu semis timon kaj teruron, ĉar ĝi for-manĝadis bestojn kaj atakis homojn, kaj neniu kapablis ĝin venki. Tiam renkonte al la bestio eliris Sankta Francisko. La lupo aliradis lin kun malfermita faŭko, eksponante den-tojn. Francisko faris la krucosignon kaj alvokis ĝin al si, dirante: „Iru ĉi tien, frato lupo. Mi ordonas al vi en la nomo de Kristo fari nenion malbonan al mi kaj al iu ajn”. Kaj tuj la terura lupo fermis la faŭkon kaj haltis. Ĝi interkonsentis kun la sanktulo, ke al neniu ĝi faros maljustaĵon, sed kom-pense loĝantoj nutrados ĝin. Kaj tiel fariĝis. – Do mi kom-prenas, utilis la babilado kun bestoj – ekĝojis fine Franĉjo, kaj la onklino donis al la knabo libron, kiun ŝi eltiris elsub  kuseno. – „Floretoj de Sankta Francisko”! – li tralegis. – Ne timu, tio ne pri floretoj, sed pri la vivo de Francisko, estas tiaj interesaj rakontoj. Vi devas bone prepari vin al la rolo en la spektaklo, vi samoponias, ĉu? – akcentis la onklino.

Joanna Wieliczka-Szarkowa

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

El: Taga gazeto Nasz Dziennik, oktobro 2016

W ogrodzie Stwórcy. (En la ĝardeno de la Kreinto.)

 

__________________________________________________________________

 

La efiko ne povas esti pli perfekta ol sia kaŭzo,

ĉar en tiu parto en kiu ĝi estus pli perfekta ol sia kaŭzo

ĝi devenus el nenieco.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu październik: + Wacław Korab   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony