Numero 118 – aŭtuno 2017

Sankta Blazo

Mi iras al la nomfesto al Blazo – diris Peĉjo, pakante kandelon en la dorsosakon. – Ni intencis iri kune al preĝejo – rimarkis panjo. – Nu jes, sed ni ĝuste ĉiuj kune ĉeestos la sanktan Meson. Kaj aldone oni benos al ni tiujn kandelojn, sed verdire mi ne scias kial. Blazo parolis ion pri malsana gorĝo. Ĉu vi scias, pri kio temas, panjo? – demandis la knabo.

– Sankta Blazo estas patrono alvokata en la malsanoj de gorĝo, kaj per la benitaj kandeloj oni benas, tuŝante per ili gorĝon, por esti ŝirmata kontraŭ tiuj malsanoj – klarigis panjo. – Kaj kiu ĝuste estis tiu Sankta Blazo? – ekinteres-iĝis Petro.

– Komence li estis kuracisto, sed rezignis pri ĉi labo-ro kaj iris al dezerto, por esti pli proksime al Dio per preĝ-ado kaj humiliĝoj. Poste oni elektis lin episkopo en iu urbo en Armenio – tio estis antaŭ longa tempo kaj hodiaŭ tiu urbo situas en Turkio. Tiam ankoraŭ la romiaj imperiestroj  persekutadis kristanojn kaj Blazo devis rifuĝi en montara kaverno. Tien al li venadis fideluloj, sed ankaŭ sovaĝaj bestoj, kiujn estonta sanktulo nutris, kuracis kaj benis. Li devis bone interkompreniĝi kun tiuj bestoj, ĉar oni rakon-tas, ke li kapablis eĉ devigi lupon por redoni al mastrino la forkaptitan porkon.

– Kaj do mi jam scias, kial nia Blazo parolis, ke lia patrono estas ankaŭ la protektanto de bestoj – interrompis la rakonton de panjo Peĉjo. – Sed en tia okazo, kial oni al-vokas lin en la malsanoj de gorĝo? – Pri la loko de restado de episkopo iu denuncis al aŭtoritatoj kaj Blazo estis ares-tita. Oni ŝlosis lin en malliberejo, sed ankaŭ tie li firmig-adis en la kredo siajn fidelulojn, kaptitajn kune kun li. Kaj ĝuste en la malliberejo Blazo resanigis en mirakla maniero la filon de iu virino, al kiu fiŝosto trapikis gorĝon kaj la knabo preskaŭ sufokiĝis. – Estas ĉio klara. Kaj ĉu Blazo el-iris el ĉi tiu malliberejo? – demandadis la knabo. – Oni pro-vis persvadi lin per petoj kaj minacoj rezigni pri la kredo je Kristo, sed kiam tio ne efikis, oni subigis lin al kruelaj tor-turoj kaj fine senkapigis per glavo – finis panjo. – Tio sig-nifas ke Sankta Blazo estas martiro – konstatis Petro. – Nu, do, mi iras jam, la beno de tia Sanktulo certe estos efika.

– Antaŭe en preĝejoj en la tago de Sankta Blazo oni benis ankaŭ panon, vinon, akvon kaj fruktojn, antaŭ ĉio po-mojn. Oni donadis ilin poste por manĝi, kiam iu malsaniĝis je gorĝo. Oni donadis ilin eĉ al bestoj, antaŭ ĉio al bovinoj, kiam ili sufokiĝis. Kaj tiujn benitajn kandelojn oni nomadis „blazkandeloj” – aldonis ankoraŭ panjo. – Bone, do mi re-venos kun mia „blazkandelo” post la oka horo – ekvokis la knabo, malsuprenirante la ŝtuparon.

 

Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Nasz dziennik, W ogrodzie Stwórcy

(En la ĝardeno de la Kreinto), februaro 2017.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony