Numero 122 – aŭtuno 2018

Sane manĝi – sane vivi

Oni ĝenerale scias, ke sur nia merkato aperas pli kaj pli multaj manĝ-artikloj, kiuj estas damaĝaj por la homa organ-ismo. Tamen la juro permesas tion. Grandaj firmaoj produktas manĝ-varojn, kiuj, ekster la honesteco, aspiras akiradi klientan aĉetemon. Oni povas konstati plurfoje (bonŝance ne ĉiufoje), ke ni ne manĝas panon, bulkojn sed elfaritaĵojn pansimilajn. Ni ne trinkas lakton, sed la fluidaĵon nomitan WHT, anstataŭ frukto-sukojn ni havas akvozitan fruktaĵon, ni manĝas senviandajn viandsimilaĵojn.

Kontraŭon de tiu fia tendenco prezentas ekologia agri-kulturo elfaranta manĝeblan, sanan manĝ-artiklaron, kiu certi-gas bonsanon. La ekologia agrikulturo estas sistemo de produk-tado bazita sur eluzo de naturaj procezoj okazantaj ene de la agrikultura mastrumado. Tiuj alfaraĵoj estas altklasaj, ĉar deve-nas el farmoj situitaj sur la purgrundaj terenoj, aero kaj akvo kiuj ne estas malpurigitaj de la industrio aŭ urboglomera infra-strukturo.

En la ekologiaj farmoj (bienoj) uzataj estas ekzaktaj metodoj de produktado, kiuj estas kontrolataj fare de profesiaj certigaj organizaĵoj. Procezo de kreiĝo de ekologiaj manĝvaroj estas kontrolata kaj ankaŭ dokumentata. Transformado de eko-logiaj krudaĵoj transiras ankaŭ specialan teknologian reĝimon sub aparta kontrolado. Respondecon pro la kvalito de la ekolo-giaj manĝvaroj portas produktanto kaj la certiganto. En la Eko-logiaj bienoj ne estas uzataj sintezaj rimedoj kiel mineralaj sterkoj, kemiaj pesticidoj, kreskhormonoj, antibiotikoj ktp.

La nuntempaj teknologioj ebligas krei tiel modifikitajn manĝvarojn, ke ili ne similas al iu ajn konata elfaraĵo kaj do tiuj alimaniere kreitaj varoj estas eĉ nomataj “plast-masoj”. Tamen homoj, dum pluraj jarcentoj, nutriĝis per manĝaĵoj elfaritaj naturmetode kaj al tiaj nutraĵoj ni estas genetike alkutimiĝintaj. Pro tio neniaj “piloloj” elfaritaj de la farmacia industrio ansta-taŭos sanigan, naturan manĝaĵon. Dio donas al homoj terkul-turajn rikoltojn kaj homoj estas devigataj uzi ilin kaj pretigi nutraĵon honeste, sanige kaj juste.

 

Surbaze de artikolo de prof. Jerzy Szymona, „Jeść, aby żyć”, aperinta en „Nasz Dziennik” n-ro 64/2018,

prilaboris kaj esperantigis inĝ. Rafał Tuszyński el Toruń.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony