Numero 118 – aŭtuno 2017

„Samurajo de Kristo” beatigita

La japana aristokrato Justo Ukon Takayama vivan-ta en turnopunkto de la 16a kaj 17a jarcentoj estis beatproklamita la 7an de februaro 2017. Li estas nomata „samurajo de Kristo” kaj estas unu el la plej grandaj figuroj de la Eklezio en la Lando de Floranta Ĉerizarbo en ĝia tuta pli ol 450-jara historio, kaj precipe en la periodo de persekutado.

 

La beatiga solenaĵo kun partopreno de la prefekto de Kongregacio por Kanonizaj Aferoj pastro kardinalo Angelo Amato okazis en la halo Osakajo-Ho-ru en la urbo Osaka. En la Sankta Meso pro beatigo partoprenis ĉirkaŭ dek mil katolikoj el Japanio kaĵ el eksterlando.

Ukon Takayama (1552 – 1615), kiu dum la bapto en la jaro 1563 akceptis la nomon Justo, kio signifas justa ho-mo, estis nerompebla samurajo. Dum la terura persekutado de kristanismo en Japanio en la transiro de la 16a kaj 17a jarcentoj, estiel feŭdsinjoro li ne subiĝis al instigoj forĵeti la kredon. Dum la interna milito en Japanio li gvidis la pacan intertraktadon. Li vivis en la tuta preteco morti.

Dum la persekutado de kristanoj li perdis siajn pose-daĵojn, iĝis pilgrimanto kaj vagabondo. Sekvante Kriston, li humile akceptadis la trafantajn lin ĉikanojn kaj hmilig-ojn,  ne ĉesis  kontempli  la pasionon de Kristo. Li vivis laŭ la ignacana spiriteco, ĉion, kion li havis, dediĉadis tute je la servo al Dio.

Senigita je ĉiuj vivrimedoj, senfortigita pro ĉiam pli malriĉa kaj vaga vivstilo kaŝita kune kun 300 personoj el familio kaj fidelaj al li subuloj, la 8an de novembro 1614 post longa piedvojaĝo al Nagasaki li akceptis de la japanaj regantoj la verdikton  kondamnan je ekzilo. En decembro li venis al Manilo, kie kun akompanataj lin japanaj kristanoj li estis ovacie bonvenigata fare de reprezentantoj de tiea Eklezio. Post ĉirkaŭ 40 tagoj, la 3an de februaro 1615, rezulte de senfortiĝo kaj malsano li mortis en la famo de sanktulo kaj martiro. La kanonizan dekreton de la japana martiro aprobis Papo Francisko la 21an de januaro 2016.

Lia kulto disvolviĝas en multaj lokoj ligitaj kun li. En la vilaĝo Toyono, en prefektejo Osaka, kie naskiĝis la beatulo, funkcias la kulturdomo dediĉita al lia memoro. La loĝantoj konstruis antaŭ ĝi pasintjare la monumenton de Ukon kun la edzino Justina. En la urbo Takatsuki apud Osaka, kie Takayama konstruis kastelon kaj 12 jarojn loĝis kun familio, estis eldonita speciala faldfolio dediĉita al lia religia agado. Ankaŭ en Manilo oni elkonstruis la monu-menton al li sur la placo Dilao. Honore al la beatulo estis komponita ankaŭ opero titolita: „Ukon Takayama – beata sinjoro, glavo aŭ amo?”, kaj ankaŭ la dokumenta filmo titolita: „Samurajo Ukon, la vojo de glavo kaj la vojo de kruco”.

Małgorzata Jędrzejczyk,

Katolika Informa Agentejo

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

  El: Nasz Dziennik, 08.02.2017, paĝo 10. wiara@naszdziennik.pl

 __________________________________________________________________

 

Antaŭ Dio vi starantaj ne estu mense vagantaj!

Se Dion la koro ne gloras vane la lango laboras!

 

Kiel vi traktas Jesuon en la mesofero,

tiel Jesuo traktos vin dum la juĝado je vi!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony