Numero 125 – somero 2019

Roksana Węgiel – kantanta kun Dio

Roksana Węgiel estas la filino de Edyta kaj Rafał. Ŝi loĝas en la urbo Jasło, en sud-orienta parto de Pollando. Ŝi havas junan fraton Maksimiliano. En la jaro 2018 ŝi gajnis la polan eldonon de la programo „The Voice Kids“ kaj la Konkurson de Kanzono de Eŭrovizio por Infanoj en Minsko, la ĉefurbo de Belorusio. (…)

Ŝi montris du fontojn de sia sukceso: – Mi havas tian principon, por elpaŝi plej bone kiel mi scipovas, meti ĉion en mian elpaŝon, kaj kio estu, tio estos. Kaj plue: – Ĉiujn miajn sukcesojn mi dankoŝuldas al Dio. Mi havas ion tian, ke mi ricevas tion, pri kio mi preĝas. Kaj tio estas mirakla. Mi pensas, ke Dio planis vojon al ĉiu homo. Mi ne klopo-das trudi mian volon al Sinjoro Dio – ke mi preĝpetas Vin, Sinjoro Dio, pri tio kaj pri tio. Mi klopodas preĝi, sciante, ke Dio cetere havas ĉion planitan, ke cetere estas tio, kion Li volas. Iam en la Fejsbuko mi vidis la bildon, sur kiu estis Dio kaj la malgranda knabino tenanta enmane sian ŝatatan urseton. Sinjoro Dio volas preni de la knabino ĉi malgrandan urseton, kaj tenas malantaŭ dorso la pli gran-dan. La knabino ploras, ŝi ne scias, ke ŝi ricevos de Sinjoro Dio ion multe pli grandan kaj pli karan.

Sinjorino Ewa – instruistino de Roksana en la Urba Kulturdomo en Jasło – konfirmas la naturon de Roksana plenan de spiriteco. Ja ŝi bone memoras, ke ŝia zorgatino ĉiun sabaton alkuradis por la okupoj, rekte el la provoj de la paroĥa ĉantistaro en la sanktejo de Sankta Antono de Padovo, ĉe franciskanoj. Ĝis hodiaŭ ŝi rememoras ŝiajn sukcesajn elpaŝojn en la Tutpollanda Festivalo de Kanzono kaj Kanto Religia „Mizerikordon Dian kantadi mi volas“ en urbo Tarnów en 2015. Roksana gajnis tiam la unuan premion, kaj en 2016 ŝi ripetis la sukceson kun pliaĵo, akirante Grand Prix. (…)

Ewa Grzebień – la unua instruistino de Roksana Węgiel, estas diplomitino de la eklezia muzikologio de la Katolika Universitato en Lublin (KUL). Ŝi estis instruistino de muziko en lernejo. Dum ok jaroj ŝi kantis en la Ĉambra Koruso en urbo Strzyżów. En la jaro 1992 ŝi ligiĝis kun la Kulturdomo de Jasło. (…) Ŝajnas, ke en plej proksima tempo plej hele ekbrilos la talento de Roksana Węgiel. La jaro 2019 apartenos al ŝi.

 

Marian Florek

 

La tutan artikolon pri Roksana vi povas tralegi en la gazeto NIEDZIELA, n-ro 6, 10a de februaro 2019, paĝoj 36-37.

 

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony