Numero 111 – vintro 2015

Ripetoj de „Plebania” (Parokestrejo)

Ekde kelkaj monatoj la regiona programo de la Pola Televido (TVP) ripetas sinsekvajn pecojn de „Plebania” (Parokestrejo).

 

Mi havas nun multe da libera tempo, do kun atento kaj sentimento, kaj iufoje kun rideto aŭ kun kortuŝiĝo mi spektadas ripetojn de la telenovelo – la efektojn de mia 11-jara laboro. Nia „Plebania” portis en si iujn instruojn pri vivo. Ĝi priskribadis la esencajn tiutempajn problemojn de la homoj el malgrandaj urboj. Kiel ĉe ni en la seria filmaro, tiel en ilia realeco la parokestro ne estas nur pastro, kiu celebras Mesojn, havigas nuptojn kaj celebras baptojn aŭ sepultojn, sed lia eta kancelario estas tia pligrandigita kon-fesejo. La loko de konfeso, en kiu sonas petoj pri helpo,  donataj estas konsiloj.

Tra la mastrina kuirejo trairadis multo da homoj kaj multaj aferoj. La herooj aliradis tien kun la peto pri helpo aŭ simple por plendi. Iu perdiĝis, ebriiĝis, serĉis helpon. Tie oni eksidadis kune al tablo kaj ĉiu, kiu eniris, povis kalkuli je gastameco – gasto hejmen – Dio hejmen. Kuirejo estis ankaŭ la loko de konversacioj inter la simpla mastrino kaj la pastro parokestro.

La mastrino havis la vivan saĝecon kaj sciis, kiel solvadi problemojn. La pastro iufoje konsiliĝis kun ĉi avino Jozenjo. Tio estis la kerno de okazintaĵoj.

Kiam tiutempe mi aperadis en ajna anguleto de Pol-lando, mi estis tuj rekonata kaj mi aŭdis, ke la seria filmo respegulas la vivon.  La scenoj okazadis ne nur en la parok-estrejo aŭ en preĝejo, sed ankaŭ en gastejo, en la hejmoj de herooj. La seria filmo montradis ankaŭ, kiel oni devis pas-igadi la ekleziajn festojn, kiel ilin celebri. Kion signifis la vorto „familio”.

Kaj nun? La nuntempaj telenoveloj estas registrataj en tre distingitaj lokoj, en galerioj, en la salonoj SPA, en la elegantaj banejoj kaj en la ekskluzivaj restoracioj. Plej-parte amatorinoj kaj lispantaj fraŭlinetoj havas malgravajn problemojn, ekz. kun kiu junulo interfiksi rendevuon. Aliaj heroinoj laboras en klubetoj por infanoĵ, sed ĉi etuloj mem devas pri si okupiĝi, ĉar la sinjorinoj edukistinoj la tutan tempon kverelas pri uloj. Kaj mi pensas – tiaj tempoj… La tempoj de plasto, de ŝajnbrilo, kontraŭfamiliaj, kontraŭ-ekleziaj. Simple kontrŭhomaj. Kaj dum paŭzoj aldone ĉiam pli da stultigantaj reklamoj kriegantaj el niaj televidiloj.

 

Katarzyna Łaniewska, pola aktorino

Tradukis: Stanisław Śmigielski

El la semajnrevuo: wSIECI, n-ro 35 (144) 2015 (31a aŭg – 6a sep)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony