Numero 124 – printempo 2019

Rimarkindaj publikaĵoj

En la eldonejo de Esperanto-Societo ‘FLAMO’ en Toruń aperis esperantlingva versaĵkolekto de granda pola poeto Zbig-niew Herbert (1924-1918), titolita: Zbigniew Herbert – poeto de konscienco. La publikaĵo prezentas biogramon de la poeto kun lia foto, karakteron de liaj verkoj kaj dekkvin liajn poemojn. Speciale oni emfazis la faman versaĵon „La mesaĝo de sinjoro cogito”. Oni prezentis ankaŭ la silueton de bonega toruna E-tradukisto Jozefo Gąsiorowski. La publikaĵo aperis okaze de la proklamita de Pola Parlamento Jaro de Zbigniew Herbert (la 2018-a jaro).

Decembre reaperis en Toruń kolekto de kristnaskaj kan-toj kolektitaj kaj esperantigitaj en la 1998-a jaro fare de fam-konata pastro-esperantisto Tadeo Nowakowski.

Ankaŭ decembre reaperis en Toruń kantareto prilaborita de s-ino Krystyna Babiarz (el Gdynia), titolita: La plej belaj kristnaskaj kantoj en esperanta traduko, enhavanta dudekon da kristnaskaj kantoj en bonega esperantigo kune kun la biogramo kaj foto de la prilaborintino kaj tradukistino.

Valoras mencii, ke en la 2018-a jaro en Toruń aperis ankaŭ bela libreto de poetino Maria Pawlikowska-Jasnorzew-ska, titolita: Poemete. La libreto enhavas tridek tri belegajn poemetojn, en esperanta traduko de la opola esperantisto-tradukisto Kazimierz Strzelecki. En la libreto aperis ankaŭ bio-gramoj de la poetino kaj de la tradukinto kune kun iliaj fotoj. La Esperanta kulturo riĉiĝis do per la valoraj menciitaj eldonaĵoj.

 

Informis Romuald Skaliński

*

Bona informado estas fundamento de agado

 

*

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony