Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Tri knaboj fanfaronas, kiu el iliaj onkloj estas la plej grava.
La unua diras: – Mia onklo estas pastro kaj ĉiuj diras al li „kara pastro”.
La dua: – Kaj mia onklo estas episkopo kaj ĉiuj diras al li „eminenco”.
La tria: – Kaj mia onklo pezas 200 kilogramojn kaj kiam li iras sur la strato, ĉiuj diras „ho Dio!”
*
Joĉjo vokas:
– Panjo! Panjo! Hodiaŭ mi ludis leterportiston kaj disdonadis al najbaroj verajn leterojn!
– Verajn? Kaj de kie vi havis ilin?
– Ili kuŝis en via komodo, sub tolaĵo, ĉirkaŭligitaj per ruĝa rubandeto.
*
Emerito demandas emeriton:
– Kial vi balotis por Wałęsa kaj ne por Kwaśniewski?
– Ĉar mi pensis, ke en maljuneco mi ricevos prome-sitajn 100 milionojn. Kaj vi kial balotis por Kwaśniewski?
– Ĉar mi pensis, ke en maljuneco mi ricevos loĝejon kaj fine mi kaj edzino transloĝiĝos for de la bopatrino!
*
– Kial ĝis nun ne vizitis vin la edzino?
– Ĉar ŝi ankaŭ kuŝas en hospitalo.
– Familia tragedio?
– Jes, sed ŝi unua komencis.