Numero 126 – aŭtuno 2019
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Avinjo, avinjo, per kio avinjo alveturis al ni? – de-mandas Joĉjo.
– Trajne, nepĉjo, trajne.
– Jes? Kaj paĉjo diris, ke avinjon diabloj alportis.
*
Edzino al sia ebria edzo:
– Ĉiutage ebria vi venas, iru en tombejon, ekvidu kiom da junaj homoj mortis de vodko!
La postan tagon la edzo tradicie eniras peze kaj lante hejmen kaj diras:
– Mi estis en tombejo, mi tralegis ĉiujn skarpojn: „de edzino”, „de najbaroj”, „de familio” sed neniu de vodko!
*
Kial virkoko kokerikas frumatene? – Ĉar kiam levi-ĝos kokinoj tiam ĝi havas jam nenion por diri.
*
– Patro – demandis maljunulon iu junulo – kial la Eklezio nomas “sankta” ankaŭ geedzecon?
– Eble tial, ke ĝi havas tre multajn martirojn… – ridetante respondis la maljunulo.
*
– Paĉjo, donu al mi 500 zlotojn, kaj mi diros al vi, kiu dormas kun panjo kiam vi ne estas hejme.
– Vi ricevas 1000 zlotojn, diru kiu?
– Mi!!!