Numero 125 – somero 2019
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Ni lernu fremdajn lingvojn!
Iu 98-jara sinjoro volis ellerni latinan lingvon. Li tro-vis repetitoron kaj petis pri lecionoj.
– Sed kial vi volas ellerni latinon en ĉi tiu aĝo? – tiu demandis.
– Vi scias, baldaŭ mi mortos kaj kiam mi iros en la ĉielon, do kiel alie mi interkompreniĝos kun sankta Petro se ne latine?
– Mi komprenas. Kaj kio estos se vi iros en inferon?
– La germanan mi jam konas
*
Edzino koleras pro sia edzo:
– Kial vi aĉetis novan kombilon? Vi ja scias ke ni havas tro malmulte da mono!
– Sed, karulino, en kombilo rompiĝis unu dento!
– Do, pro tio vi devas elspezi monon?
– Sed, karulino, tiu dento estis la lasta!
*
– Tiel estas, sinjoro doktoro, mi trinkas tage ses bo-telojn da biero.
– Ses botelojn? Ja mi permesis al vi nur tri botelojn.
– Jes, sed alia doktoro permesis al mi ankaŭ tri.
*
– Mi rompis la piedon en tri lokoj.
– Do ne iru en tiujn lokojn.