Numero 124 – printempo 2019
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Kolegino al kolegino:
– Mi ne povas instrui ordon al edzo!
– Sed kion li faras tian?
– Ĉiufoje li kaŝas monujon en alia loko.
*
– Joĉjo, kial vi formanĝis la kukon destinitan por
Kanjo? – demandas panjo.
– Ĉar mi ne kredas je antaŭdestino.
*
Infanoj skribas taskon je la temo: „Kiel mi imagas esti informadikisto?” Ne skribas nur Joĉjo.
– Kial vi ne skribas? – demandas polistino.
– Mi atendas, ĝis malfermiĝos al mi la teksto-
redaktilo.
*
Ju pli multe mi lernas, des pli multe mi scias.
Ju pli multe mi scias, des pli multe mi forgesos.
*
Grava devizo:
„La rajtoj ne havas sekson; la vero ne havas koloron;
Dio estas la patro de ni ĉiuj, kaj ni ĉiuj estas fratoj”.
(Frederiko Douglass).
*
Se vi ne povas esti stelo sur la ĉielo,
do estu almenaŭ lampo en la hejmo. (Araba proverbo).