Numero 123 – vintro 2018
Ridetu
El diversaj tirkestoj
– Akuzito, kial vi ne parolis al via edzino dum 2 jaroj?
– Mi ne volis interrompi ŝin.
*
Pliaĝa sinjoro alportis sian poŝtelefonon al riparejo. Viro laboranta tie diris: “Kun via poŝtelefono estas ĉio en ordo”. Pliaĝa sinjoro rediris: “Do kial miaj infanoj al mi jam ne telefonas?”
*
– Sinjorino, mi petas, vi veturis tro rapide!
– Vi povus pardoni min? Mi estas instruistino.
– Instruistino? Mi longe atendis tion! Kaj nun mi petas surskribi: „Mi ne superos rapidlimon”. Mil fojojn!
*
Saĝaj vortoj
Homo sen familio estas kiel planto sen radikoj.
Kun tempofluo sekiĝas.
*
Atentu, kun kiu vi dividas viajn problemojn,
memoru ke ne ĉiu kiu ridetas, estas via amiko.
*
Neniam estas tro malfrue, por repaciĝi.
Neniam estas tro malfrue, por ami.
Neniam estas tro malfrue, por esti feliĉa.
*
Averto homon savas, se li prudenton havas.