Numero 121 – somero 2018
Ridetu
El diversaj tirkestoj
– Kiom kostas ĉi hundo?
– Kvincent eŭrojn.
– Ĉu ĝi estas fidela?
– Kompreneble. Mi jam forvendis ĝin kvinfoje, sed ĉiufoje ĝi revenis alitage matene.
*
Panjo demandas sian fileton:
– Joĉjo, kiel vi fartas en la lernejo?
– Samkiel en komisarejo: Ili min daŭre eldemandas, kaj mi scias pri nenio.
*
Mi serĉis sub mia lito, en tirkesto kaj en kuirejo,
sed nenie mi trovis la emon al laboro…
*
– Kara sinjorino, de pli ol unu monato mi sonĝas la terpomojn, kion tio signifas?
– Bedaŭrinde, nenion bonan: aŭ aŭtune oni vin elfo-
sos (eksigos), aŭ printempe oni vin sidigos (enkarcerigos).
*
Bona demando:
Se unu instruisto ne povas instrui ĉiujn objektojn, do kiel eblas atendi, ke unu lernanto ellernos ĉiujn objektojn?
*
– Sinjoro kelnero, jen skandalo! En mia supo naĝas muŝo! – Ja ne! Vi ne kondutu histerie, kiom tia muŝo povas el-trinki!?