Numero 120 – printempo 2018
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Fileto de kuracisto vespere preĝas.
– Ĉu vi preĝpetis pri sano de la panjo?
– Jes, avinjo.
– Kaj pri sano de paĉjo?
– Kompreneble.
– Kaj pri sano de ĉiuj homoj?
– Ne!
– Kial?
– Ĉar mia paĉjo estus senlabora.
*
Kuracisto trarigardas la historion de malsano de pacient-ino kaj diras:
– Oj, vi ne plaĉas al mi, ne plaĉas…
– Nu, sinjoro doktoro, vi ankaŭ ne apartenas al plej belaspektaj.
*
– Petro, kial vi malfruis la lecionon?
– Mi malfrue foriris el hejmo…
– Kial do vi ne foriris pli frue?
– Jam estis malfrue foriri pli frue…
*
– Avinjo, kial vi tiel ĝojas?
– Ĉar ŝtono falis de sur mia koro.
– Kaj poste vi miros, de kie devenas ŝtonoj en renoj.