Ridetu
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Kovalski demandas kolegon:
– Kiel kondutas via nova aŭtomobilo?
– Ĝi kondutas kiel hundo.
– Mi ne komprenas…
– Pli malpli ĉe ĉiu lanterno ĝi haltas.
*
Sinjorino Kovalska diras al sia kolegino:
– Hieraŭ mia edzo vizitis kuraciston kaj tiu konsilis
al li fumi maksimume kvin cigaredojn tage.
– Kaj kio, ĉu li fumas malpli ol antaŭe?
– Tute ne, antaŭe li tute ne fumis!
*
Profesoro en lekciejo sin turnas al Jozefo:
– Kovalski, kial vi dormas dum la lekcio?
– Mi tute ne dormas, sinjoro profesoro.
– En tia okazo ripetu mian lastan frazon.
– „Kovalski, kial vi dormas dum la lekcio?”
*
En apotekon venas pala, tremanta Joĉjo:
– Ĉu vi havas ian kontraŭdoloran rimedon?
– Kaj kio doloras vin, knabo?
– Ankoraŭ nenio, sed patro ĝuste rigardas mian atest-ilon. *
– Kial tiom malmulte da virinoj ludas futbalon?
– Ĉar nefacile trovi dekunu virinojn, kiuj volus el-paŝi en tiaj samaj kostumoj.