Ridetu
Ridetu
– Sinjoro doktoro, mia edzo ne ĉesas paroli dum la dormo. Kion mi faru, por kuraci lin?
– Permesu, ke li iom parolu dum la tago.
* * *
En akuŝejo flegistino montras al feliĉa patro novnaskitan triopon da gefiloj. La patro diras:
– Do mi petas tiun de la mezo!
* * *
– Kiamaniere manifestiĝas via amnezio?
– Mi forgesas, ke mi havas edzinon!
* * *
Amikinoj.
– Kiam kisis min Miĉjo, mi travivis ŝokon!
– Mi ne kredas, li ja kisis vin jam antaŭe!
– Jes, sed ne sur ĉi-lokon!
* * *
– Kial blondulinoj ne manĝas la konservitajn kuku-mojn?
– Ĉar ili ne povas enigi la kapon en bokalon.
* * *
– Kial blondulino sidas ĉe komputilo kun la piedoj ĉe la komputila ekrano?
– Ŝi provas eniri en la Interreton.
* * *
– Kiel blondulino mortigas fiŝon?
– Ŝi dronigas ĝin.