Ribelulo, kiu iĝis ĉefepiskopo de Parizo
Ribelulo, kiu iĝis ĉefepiskopo de Parizo
Vera historio rakontita fare de episkopo Fulton Sheen
La episkopo Fulton Sheen (1895-1979) estis la kon-ata usona predikanto radia kaj televida. En junio 2012 la dekreto de la vatikana Kongregacio por Sanktul-procesoj konstatis lian heroecon de virtoj – tio konsistigas la ĉefan paŝon al beatigo – tiel ke nun ni povas atribui al li la titolon Diservanto.
Dum 20 jaroj kiel pastro, kaj poste episkopo, Fulton Sheen gvidis la noktan radio-programon titolitan: „Katolika horo” (1930-1950), antaŭ la paso al televido, kie li iĝis aŭtoro de la programo „Valoras vivi” (1951-1957). La lasta televida programo, kiun li gvidis, estis vendata al kelkaj stacioj „La programo de Fulton Sheen” (1961-1968) laŭ-forme multe simila al la plifrua programo „Valoras vivi”.
Ni prezentas registron devenantan el „La programo de Fulton” surbendigita en la jaro 1965 kaj titolita: „Ĉi tie estas espero” (parto 3), trovebla ankaŭ sur la interreta paĝo de You Tube. La episkopo Sheen rakontas ĉi tie la veran kaj esceptan historion de knabo, kiu volis ŝerci pri konfeso, kaj pli poste iĝis ĉefepiskopo de Parizo, kio montras, ke oni neniam povas perdi esperon, ĉar Dio uzos plej surprizajn manierojn por konverti nin kaj revenigi al Li.
Certa ĉefepiskopo de Parizo aŭdigis tre konatan pre-dikon en la katedralo Notre Dame. Dum ĉi tiu prediko li rakontis pri la pastro, kiu aŭskultis konfeson. Sidante en la konfesejo li ekaŭdis en preĝejo tri knabojn.
Ili estis ribeluloj, kiuj parolis, ke Dio mortis. Tiam ili decidis ekvidi, ĉu ili povas iel ŝerci pri tio, kio ĉi tie okaz-adis. Ili ekhavis la ideon, ke unu el ili iru por konfeso. Nur tiucele, por primoki tion. Ili interkonsentis, ke ĉiu, kiu estos tiomgrade kuraĝa, por aliri konfesejon kaj fari konfeson, ricevos de ili kvin frankojn.
Unu el knaboj diris:
– Bone! Mi iros.
Kaj kiam li aliris la konfesejon kaj konfesis, pastro ŝajnigante, ke li ne aŭdis ilian konversacion kaj akceptante la konfeson, kvazaŭ estus vera, kiel pentofaron indikis al li, ke li proksimiĝu al balustrado, surgenuiĝu kaj diru:
– Dio mortis. Kaj mi ne volas, ke vi helpu al mi, eĉ se mi bezonus vin.
La knabo respondis, ke li iros.
Li eliris kaj turniĝis al la ceteraj kolegoj.
– Vi donu al mi nun kvin frankojn.
Ili respondis:
– Ho ne! Vi devis ricevi pentofaron. Iru kaj recitu ĝin.
Tiam li iris al la balustrado kaj komencis. Li eldiris la vortojn „Dio mortis” kaj ne povis plu eligi el si voĉon. Li ne povis eldiri pluajn vortojn kaj komencis plori.
La ĉefepiskopo, kontinuante sian predikon, diris al la fideluloj:
– Mi estas ĉi tiu knabo!
Mi pensas, ke tia estas la hodiaŭa mondo: ĝi estas kuraĝa, eta knabo, sed la kuraĝa nur duone. Kaj ankoraŭ, survoje al la lumo, kie estas la espero ekster resurekto. Ni povas elteni ĉion en ĉi tiu mondo, ĉiun specon de metodo, tiel longe, ĝis ni konas la kaŭzon. La kaŭzo estis donita survoje al Emaus.
Episkopo Fulton Sheen
El: Michael, oktobro-novembro-decembro 2015, paĝo 37 www.michaeljournal.pl
Esperantigis: Stanisław Śmigielski