Numero 123 – vintro 2018

Reveno de la spiritpotenculo

“Tio kio okazis en Varsovio la 17-an de junio 1938 enskribiĝos kiel la historia momento en la historio de Pol-lando. Amasoj, centoj da miloj da homoj kolektiĝintaj ĉe la stratoj de Varsovio koaguliĝis en kvazaŭ ĝoja kaj digno-plena kaj koncentrita atendo, ke jen nun fariĝos io granda, kiam la sankta Patrono de Pollando, antaŭdirinta ĝian resu-rekton, venis al ni. Kapo ĉe kapo, soldataro, civila loĝant-aro, junularo, silento, kaj jen subite eksplodas la kanto – vokado: “Gaude Mater Polonia”. La potenculo de la spirito, triumfanto – martiro revenas al sia Patrujo. Tiel la varsovia gazetaro priskribadis la revenon al Patrujo de relikvoj de Sankta Andreo Bobola, la jezuito, kruele mortigita en la jaro 1657 fare de kozakoj en la loko Janów Podlaski.

La korpo de la martiro koserviĝis netuŝigita, malgraŭ la forfluo de preskaŭ tricent jaroj post lia morto. Lia kulto estis tre viva en Pollando, ankaŭ dum la aneksoj. En la jaro 1819 Andreo Bobola aperis al la dominikano, patro Alojzo Korzeniewski en Vilno kaj diris al li: „Kiam la milito, kies bildon vi havas antaŭ vi, finiĝos per paco, Pollando estos rekonstruita kaj mi estos rekonita ĝia plej grava patrono”. Kaj tiel okazis precize unu jarcenton pli poste. Pro tio poloj estis konvinkitaj, ke ĝuste interalie al la propeto de beata Andreo Bobola ili ŝuldas la reakiron de suvereneco kaj la savon de Pollando en la jaro 1920 kontraŭ bolŝevikoj. En la letero al Sankta Patro Benedikto la Dekkvina la polaj epis-kopoj skribis kun la espero, ke “levita honore al Sanktuloj, li estos la plej brava kaj senĉesa Patrono de la Patrujo kaj la Katolika Eklezio, plej multe endanĝerigitaj pri la moralo kaj vera kredo”. Al la peto de la episkopoj estis aligita  letero de la Komandanto Marŝalo Jozefo Piłsudski: “Sankta Patro! […] Nia Patrujo resurektis, kio laŭ la homaj kalkuloj ŝajnis preskaŭ neebla. Ni atribuas tiun ĉi plenumiĝon de la historia justeco al la potenca propeto de niaj Sanktaj Patro-noj, kaj precipe al beata Andreo Bobola… Pro tio ni petegas Vin, Sankta Patro, ke Via Sankteco degnu kanonizi beatan Andreon Bobola…”.

En la subtenon de ĉi petoj eniĝis multaj poloj, en ĉi nombro la loĝantoj de Polesio, kaj precipe la ordeno de jezuitoj. Kreiĝadis novaj centroj de la kulto al la beatulo, interalie la kapelo ĉe la lublina kolegio de Patroj Jezuitoj, nomita de lia nomo „Bobolanum”. Ĉi penoj kaj mirakloj agnoskitaj de la vatikana kongregacio finiĝis per la kano-nizado de beata Andreo Bobola la 17-an de aprilo 1938, kaj junie okazis la triumfa reveno de la relikvoj de sanktulo al Patrolando. La primaso kardinalo Aŭgusto Hlond diris: “Sankta Andreo Bobola, la nova Patrono de Pollando, gvi-dos sian popolon laŭ la vojoj de la vero de Kristo al feliĉo kaj grandeco”.

   Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Nasz Dziennik, W ogrodzie MARYI

(En la ĝardeno de Maria) junio 2018

     Esperantigis: Stanisław Śmigielski

________________________________________________________________________________

 

Unusencigo akirita per unusola signo de sintagmofino (,)

 

Ekzemple:   Malfiksu la ŝraŭbon de la kovrilo kiu estas

fiksita per aparta plasta ringo.

Senco 1)      Ŝraŭbo … fiksita

  • ŝraŭbon de la kovrilo, kiu estas fiksita…

Senco 2)      Kovrilo … fiksita

  • ŝraŭbon, de la kovrilo kiu estas fiksita…

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony