Numero 126 – aŭtuno 2019

„Restu kun mi, Sinjoro,”

Se vi travivas la tempon de ekdubo aŭ deprimo, mal-facile estos retrovi konsolon kaj kvietiĝon. Por ne mergiĝi kaj ne subiĝi la ondojn de malespero, la plej grava afero estas ne forturniĝi de Dio. Tia estas signifo de ĉi preĝo (post la Sankta Komunio) de sta Patro Pio el Pietrelcina (1887-1968), fama itala stigmatulo, kapuceno, kanonizita en 1999 j.

 

Restu kun mi, Sinjoro,

ĉar Via ĉeesto estas por mi necesa, por ke mi ne forgesu pri Vi. Vi scias, kiel facile mi Vin forlasas.

Restu kun mi, Sinjoro, ĉar mi estas malforta kaj mi be-zonas Vian forton, por ke mi tiom ofte ne faladu.

Restu kun mi, Sinjoro,

ĉar Vi estas mia vivo, kaj sen Vi mi falas en senvolontiĝon.

Restu kun mi, Sinjoro,

ĉar Vi estas mia lumo, kaj sen Vi mi mergiĝas en mallumo.

Restu kun mi, Sinjoro, por montradi al mi Vian volon.

Restu kun mi, Sinjoro,

por ke mi povu aŭdi Vian voĉon kaj sekvi Vin.

Restu kun mi, Sinjoro,

ĉar mi multe deziras Vin ami kaj ĉiam esti kun Vi.

Restu kun mi, Sinjoro,

se Vi volas ke mi restu fidela al Vi.

Restu kun mi, Sinjoro, ĉar mia animo, kvankam malriĉa, deziras esti por Vi la loko de konsolo kaj nesto de amo.

Restu kun mi, Sinjoro Jesuo, ĉar mallumiĝas kaj la tago jam finiĝas… tio signifas, ke vivo forpasas, kaj proksimiĝas morto, juĝo, eterneco. Mi devas reakiri fortojn, por dumvoje ne ĉesi funkcii, tial mi bezonas Vin. Mallumo falas kaj morto pro-ksimiĝas. Mi timas tenebrojn, tentojn, malvarmojn, krucojn, suferojn, tial meze de la nokto kaj ekzilo mi multe bezonas Vin, Sinjoro Jesuo!

Restu kun mi, Jesuo,

meze de la nokto de ĉi vivo, dum danĝeroj mi bezonas Vin. Faru, ke mi, kiel Viaj disĉiploj, rekonu Vin dum la dispecigo de la pano. Faru, ke la Sankta Komunio estu por mi la lumo for-iganta mallumojn, la forto subtenanta min kaj la unika ĝojo de mia koro.

Restu kun mi, Sinjoro,

ĉar en la horo de morto mi volas esti kun Vi unuigita per la Sankta Komunio aŭ almenaŭ per graco kaj amo.

Restu kun mi, Jesuo,

mi ne petas Vin pri Diaj konsoloj, ĉar mi ne meritas ilin, sed pri la donaco de Via ĉeesto. Ho jes! Mi multe Vin petas pri tio!

Restu kun mi, Sinjoro,

ĉar nur Vin mi serĉas, Vian amon, Vian gracon, Vian volon, Vian Koron, Vian Spiriton, ĉar Vin mi amas kaj ne deziras alian premion ol pligrandan amon al Vi surtere per la amo forta, sincera, el la tuta koro, por poste dum la tuta eterneco ami Vin perfekte. Amen.

 

El: Dumonata revuo MICHAEL, januaro-februaro 2019, paĝo 32

www.czasopismomichael.pl

 

Esperantigis: Stanisław Płachta

_______________________________________________

 

La vivo rapide forpasas, tial vivu por la pligranda gloro de Dio, por la savo de animoj, por la detruo de peko! „Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj ruinigus sian vivon?” (Mat 16:26). Kaj memoru, „ke kiu malŝatas la preĝon, tiu malŝatas ĉian bonon” (sta Johano de la Kruco).

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony