Numero 112 – printempo 2016

Religiemo de Zamenhof

Ĉu d-ro Zamenhof estis vere kredanta homo kaj ĉu veras, ke li volis krei ian internacian religion?

Jes, nia Majstro estis homo tre religia. El sia naskiĝo Zamenhof apartenis al la mosea religio. Lia religieco kon-sistis ne tiom en religia rit-praktikado, sed prefere en plen-umado de esencaj religiaj devoj rilate Dion kaj proksim-ulon. En sia konduto rilate la proksimulon li vivis kiel la plej serioza kristano.

Sian religian senton li precipe manifestis dum mal-fermo de la unua Esperanto-Kongreso en Bulogne. Mal-graŭ fortaj kontraŭstaroj de ateistoj li decidis komenci per preĝo, kiu surprize vekis grandegan entuziasmon ĉe la par-toprenantoj. Tiun ĉi preĝon, verkitan de la Majstro speciale por la unua E-Kongreso, havas preĝlibroj por la kristanaj esperantistoj.

 

Al Vi, ho potenca, senkorpa mistero,

Fortego, la mondon reganta,

Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero

Kaj fonto de vivo konstanta.

Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,

Sed ĉiuj egale en koroj Vin sentas.

Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,

Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,

Kun dogmoj de blinda fervoro:

Silentas nun ĉiu disput’ religia

Kaj regas nur kredo de koro.

Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,

Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,

Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro

Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,

Sed ĝi sin dividis batale;

Popolo popolon atakas kruele,

Frat’ fraton atakas ŝakale.

Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,

Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera.

Redonu la pacon al la infanaro

De l’ tuta homaro.

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,

Por reunuigi l’ homaron.

Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,

Sed lasu nin venki la baron;

Donacu Vi benon al nia laboro,

Donacu Vi forton al nia fervoro,

Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj

Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos;

Ĝi signas la bonon kaj belon.

La Forto mistera de l’ mondo nin benos,

Kaj nian atingos ni celon.

Ni inter popoloj la murojn detruos,

Kaj ili ekkrakos, kaj ili ekbruos

Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero

Ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,

Antaŭen kun pacaj armiloj!

Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj

Ni ĉiuj de Di’ estas filoj.

Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,

Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro

Al frata la celo ni iru obstine.

Antaŭen, senfine!

 

Zamenhof vidis, ke religio devas esti natura kunigilo inter homoj, samkiel la lingvo. Sed kiel la lingvo, ankaŭ la religio devas esti iel unu, por povi kunigi la homojn. El tiu ĉi ideo ekestis la homaranismo. Ĝi ne estas ia nova religio, sed kvazaŭ interreligia kunvivo-sistemo. Nun la zamenho-faj ideoj vivas kaj realiĝas en la kristana ekumena movado.

  1. St. Pietrzak

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony