Numero 111 – vintro 2015

Realigo de si mem

La homo vokitas al tio, por ĉiam pli bone kompreni sin mem en sia propra medio. Ĉiu el ni portas en si iuspe-can „devontigon”, por vivi laŭ reguloj de la racia homa na-turo kaj realigi sin en amo, libereco kaj vero. Kaj ĉi tie ni aliras la principan demandon: en kiu direkto devus iri la disvolviĝo de homaj eblecoj?

„Ho pastro, la eklezio ŝtelis de ni filinon. Estis farita al ni neriparebla maljustaĵo. Mia edzo rompiĝis tute. Ĉesis praktiki, enfermiĝis, komencas drinki. Kial fariĝis tiel? Mi edziniĝis pro amo. Danke al tio ni kapablis venki multajn malfacilaĵojn, kiuj amasiĝis survoje de nia geedza vivo. Tute en la komenco ni estis subigitaj al viva fajroprovo: La kuracisto malpermesis al mi havi infanojn. Ni riskis. Mi naskis tute sanan knabinon. Ni riskis por la dua fojo. Naki-ĝis Cecila. Ni estis dankaj al Dio. La filinoj motivis la sen-con de nia vivo. Ni sindediĉis al iŝi komplete. En nia fami-lio regis religia atmosfero. Ni kune preĝis, ni kune iradis al preĝejo kaj aliris la sakramentojn. Ĉiutage ni forgesis pri ni mem, por ke nur la filinoj povu kleriĝi.

La pliaĝa filino finis la studojn kun distingo. Ŝi dok-toriĝis pri filozofio kaj regis flue 5 lingvojn. Ŝi petis nin pri permeso, ke ŝi povu enskribiĝi por doktora kurso pri ling-voj. La edzo pripensis kaj diris: Dio donis al vi kapablojn, utiligu ilin. Ni helpos al vi ankoraŭ ĉi-foje. Post unu mo-nato disde tiu interparolo ŝi anoncis al ni, ke ŝi eniras la ordenon de karmelaninoj. Por ni tio estis bato…”

La homo estas vokita por realigi sin mem en libereco. Tio signifas, ke la homa persono decidas pri si mem, ke de-vas okupi difinitan sintenon fronte al si mem, ke rajtas difi-ni sin mem pro la celo. La realigo de libereco okazas sole sur la spirita ebeno, ĉar en la naturo regas necesaj natur-leĝoj, kaj la animaloj agas surbaze de instinkto.

Ĉiutage ni ekstaras fronte al neceso de elekto inter diversaj eblecoj. Ĉiu elekto ebligas realigon de si mem, kontribuas al interna disvolviĝo, donas „novan” ŝancon por obligo de bono en morala senco. Tamen ne estas indiferen-ta afero, kian elekton ni faros. Ĉi tie ne temas pri sola real-igo de libereco, kiel iuj opinias, sed pri la konscia elekto de valoro kiu kontribuas al interna disvolviĝo. Tiu elekto de-vas esti farita en propra nomo.

Certe vi rimarkis, ke en homa agado oni povas apliki la principon „kio plifacila”, aŭ ankaŭ la principon de valoro „kio ebligas realigon de bono en stato objektiva”. Tamen tio ne signifas, ke la homo posedas propran moralan aŭto-nomion kaj mem povas decidi pri bono kaj malbono. La homa persono procedas konkorde kun sia spirita naturo nur tiam, kiam realigas bonon. La aserto, ke la homo povas fari tion, kion li volas, estas granda miskompreno. Ĝuste tial, ke ni estas homoj, ni devas akcepti certajn komunajn valo-rojn, kiuj determinitaj estas per la spirita naturo de homo.

La homo, estiel spirita estulo, distingiĝas per du va-loroj: racio kaj libera volo. Danke al tio ĉiu el ni povas konscie malkovri certajn valorojn kaj tute sindediĉi al ilia realigo. La kapablo pripensi, ebleco elekti kaj neceso de-cidi en propra nomo – tio estas alvoko adresita al la homo. La tuta kultura disvolviĝo de homaro konsistas en laŭgrada malkovrado de tiuj valoroj, kiuj ebligas al la homo finreal-igi sin mem kiel estulon korpan-spiritan.

La libereco estas al homo ne nur donita, sed taskita. Ni realigas nin mem pere de la rilatoj kun Dio, kun mondo, kun aliaj homoj. Ĉiu kontakto kun „vi” postulas alpreni personan respondecon. Simple ni estas reciproke por ni res-pondecaj. La libereco laŭ tipo „permesu al mi fari kion mi volas”, estas deformita formo de libereco.

Kun la libereco kuniĝas nedisigeble respondeco. Tio signifas, ke la homo prenas je sia propra konto ĉiujn siajn agadojn kaj portas konsekvencojn de tiuj agadoj. Kio pli: la libereco estas rekte proporcia al la sento de interna respon-deco. Nur la respondeca homo povas esti libera kaj nur la libera homo povas esti respondeca.

La determino de libereco kiu por multaj nuntempaj homoj estas pezo neelportebla, konsistigas la bazon de mo-rala valorigado de homaj agoj. Tamen necesas akcenti, ke ĉiu homa ago, por ke ĝi povu esti taksita laŭ morala vid-punkto, devas esti ago plene konscia kaj libera. Se unu el tiuj du elementoj mankas, tiam tio ne estas ago de homa persono, ne estas submetita al morala pritakso kaj tiras post si nenian respondecon. Ne respondas por sia konduto ekz. persono psike malsana aŭ same malgranda infano.

La homo, estiel racia kaj libera estulo, antaŭvidas la konsekvencojn de entreprenitaj agadoj, faritaj elektoj kaj personaj decidoj. Neniu el ni kapablas fuĝi antaŭ persona respondeco. En la plej larĝa senco de la vorto ni estas voki-taj al realigo de bono. Certe neniu kuraĝos rajtigi homon al programa farado de malbono, al mortigo de senkulpa homa persono, al perfido kontraŭ amiko. Simple ni sentas, ke cer-tajn principojn ni havas elskribitajn en nia koro kaj ni de-vas akcepti ilin sendiskute. Rimarkinda afero: la hitleraj krimuloj estis mortkondamnitaj en Nurenbergo surbaze de la naturleĝo, kiu diras, ke oni ne rajtas mortigi senkulpan homon. Ili sin defendis, ke ili plenumadis ordonojn de legi-tima regpovo, sed neniu pravigis ilin. Nenia regpovo rajtas devigi homon, ke li agu spite la homan naturon. La homa agado estas subigita al morala valorigado, la esencon de moraleco konsistigas konduto konkorda kun la racia hom-naturo. Kaj ĉi tie ni ekstaras fronte al esenca problemo: kio estas konkorda kun la racia naturo de homo, kaj kio kon-traŭas ĝin. Ĉi-momente ni enpaŝas la ebenon de filozofio kaj religio, ĉar la nocio „homa naturo” apartenas al la kam-po de filozofio. Ĉe la bazo de ĉiu etiko troviĝas difinita vizio de homa persono.

La homo, estiel kreito, ne posedas propran moralan aŭtonomion, tio signifas, ke li ne rajtas decidi pri tio, kio estas bona kaj malbona en la morala senco. Ĉi-kaze la decido apartenas al Dio. Ekzistas certaj fundamentaj leĝoj moralaj, kiuj difinas la stilon de homa konduto. La tasko de homo estas adapti sian vivon al ili. La baza motrala regulo, kiun ĉiu el ni havas skribitan en la koro, tekstas: oni devas fari bonon, kaj eviti malbonon. Evidente, ke en la praktiko oni interpretas diversmaniere. Tio dependas de la intelekta disvolviĝo, de persona matureco kaj de mondkoncepto. Unu estas certa: en la morala pritakso oni ne povas kalkuli ekskluzive kun biologio, psikologio kaj sociologio, sed oni devas preni en konsideron la tutan homon kaj konsideri lian esceptecon inter kreitaĵoj. La homo estas ĉiam „io” pli ol tio, kion ni povas kapti en la reton de sciencaj ideoj.

La homo estas por si mem problemo por solvi, tasko por plenumi, ebleco por realigi. Tamen jam ĝustatempe ni sukcesis konvinkiĝi, ke la sola konscio „esti homo” ne sufi-ĉas, por realigi la objektivan bonon. Etiko penas montri al homo la ĝustan vojon por realigi sin mem surbaze de certaj reguloj de la morala konduto. La homa vivo devus esti ple-numo kaj ne vegetado. Evidente la etikaj solvoj dependas de unuopaj filozofiaj sistemoj, kiuj iufoje estas rekte kon-traŭaj. La filozofiaj sistemoj, kiuj ne agnoskas Dion, aser-tas ke la homo estas kreanto de morala leĝo. Estas neniaj valoroj absolutaj kaj la moralaj reguloj ne estas senŝanĝaj. Atentu la fakton, ke ankaŭ ĉi-kaze ĉio venigas sin al la esenca demando: ĉu homo aŭ Dio?

Ĉe la bazo de katolika etiko troviĝas ankaŭ la difinita vizio de homo: la homa persono estas vokita doni respon-don al la Dia alvoko en libereco. Ĉiu el ni estas vokita al la persona renkontiĝo kun Dio, al partnereco en dialogo de amo, al savo. Tamen la iniciato ligi dialogon devenas de Dio: Li kreis nin, ekparolis al ni kiel unua, ĉiun el ni vokis laŭnome. Respondo apartenas al ni. Ni donas ĝin per tuta nia vivo. Tamen atentu la fakton, ke la homo havas inferan eblon diri „ne” al Dio mem. Ĉiu „ne” estas foriro disde Dio, malestimo de Lia amo, starigo sur si mem. La homo forĵetas la celon, por kiu li estas kreita: li kontraŭstaras amon. Ĉu vi komprenas nun, kial ĉiu amo el Dio estas?

La katolika etiko akceptas tiajn regulojn de morala konduto, kiuj konsideras la dialogon de amo inter Dio kaj homo. Ĉio, kio kontraŭas al tiu dialogo, estas malbona laŭ la morala vidpunkto. Kio pli: nur tiu dialogo donas sencon al iuj etikaj reguloj. Evidente, se iu ne kredas je Dio, ne ak-ceptos la moralajn principojn. Tamen tio ne signifas, ke la kristanaj principoj ne eltenas la vivoprovon. Estas homo kiu ne eltenas la provon de amo, estas li kiu ne maturiĝas al determinita por li tasko.

La amo estas super ĉia leĝo. La reguloj de morala konduto ebligas al ni maturiĝadon al tia amo. Certe vi ri-markis, ke ju malpli matura homo laŭ la spirita vidpunkto, des pli li atentas la devigan forton de la leĝo. Ni estu tamen realistoj: ĝis kiam la homo vivas en la surtera dimensio, li ĉiam devas kalkuli kun la morala leĝo.

Ne sufiĉas tamen kontentiĝi per ekkono de moralaj principoj. La ekkono tiras post si akcepton. Tio devas esti konscia, libervola kaj decidita elekto, agnosko de valoro, deziro adapti al ĝi propran konduton. Vi konas el historio multe da okazintaĵoj, kiam homoj restis fidelaj al si mem ĝis la fino kaj neniapreze ili rompis la principojn, kiujn ili konscie kaj libervole akceptis. Tio estas ĝuste esprimo de potenco de la homa spirito.

Certe vi ekorientiĝis, ke niaj tempoj postulas de unuo la spiritan maturecon, konsekvencon en farita decido kaj fi-delecon al difinitaj idealoj. En mala okazo la homa persono fariĝos statistika cifero en anonima maso. Kaj ne temas ja pri tio, por perdiĝi en anonima homamaso, sed pri tio, por finrealigi sin mem en libereco, por plenumi la vivon, por obligi la spiritan havaĵon de la homaro.

Vi pravigos min, ke la vivstilo en nia tempo ne favo-ras disvolviĝon de fortaj personecoj. Iuj asertas, ke ni eniris en novan fazon de kulturo, kiun ili nomas „epoko de kino”. Dum niaj tagoj ekestas nova socio, kiu kontestas ĉiujn hierarkiojn de valoroj, forĵetas intelektan disciplinon, tradi-ciojn sociajn kaj religiajn, deziras liberiĝi el ĉiaj limigoj de juro, institucioj kaj moroj. Malkreskas ankaŭ la kapablo al persona pripenso, sento de respondeco kaj kritikemo. Kiom foren eblas iri en tiu direkto?

 

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p.15-20; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony