Profetaĵo

Profetaĵo

… de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa

      (Luk 1:48).

 

Estas homoj, kiuj ludas antaŭdirojn. Ili aŭguras, antaŭdiras tiel, kvazaŭ ili scius ĉion.

Disde tiuspecaj aŭguristoj oni devas distingi verajn profetojn. Profeto estas homo, kiu antaŭdira estontecon, sed el la inspiro de Dio. Akcepti profetaĵon tio signifas ak-cepti, ke Dio konas estontecon, ke tiun estontecon Li povas revelacii, al kiu Li volas. Kaj fine ke tiu, al kiu Dio revela-ciis, povas revelacii al aliaj tion, kion li scias de Dio.

  1. La mesiaj profetaĵoj. El la Malnova Testamento ni konas mesiajn profetaĵojn. Antaŭ centoj da jaroj la profetoj antaŭdiris multe da detaloj pri la estonta Mesio: Li eliros el la generacio de Jehudo, el la reĝa gento de Davido, naski-ĝos en Betlehemo, venos al Li la saĝuloj el Oriento, multaj rifuzos Lin, Li estos perfidita, forvendita, insultita, kiel ŝaf-ido kondukata al buĉo kaj Li ne malfermos sian buŝon… Jen portreto de la venonta en la mondon Mesio estas ĉi tie skizita.

La plej granda el ĉiuj profetoj estis Sinjoro Jesuo mem. Estante Dio Li sciis ĉion kaj povis paroli tion, kion neniu sciis. Liaj profetaĵoj estas konataj. Li antaŭdiris la perfidon de Judaso, la malkonfeson de Petro, sian sufer-adon, morton kaj resurekton, la persekutadon de Eklezio, la detruon de Jerusalemo kaj finon de la mondo. Ĝis nun ĉio plenumiĝis. Sur la persekutadon de la Eklezio rigardis tutaj jarcentoj kaj ni hodiaŭ rigardas per la propraj okuloj. Kaj la fino de la mondo sekvos en la momento elektita de Dio. Ĉi tie estas neniaj duboj.

  1. La profetaĵo de Maria. En la mondhistorio estas unu profetaĵo, kiu meritas specialan rememoron. Tio estas profetaĵo de juna, dekkvarjara knabino. Neniu iam diris pri si tion, kion ŝi diris. Kaj ekde du jarmiloj la mondo rigardas, kiel ĉi tiu profetaĵo plenumiĝas. La parolo estas pri la profetaĵo de Maria. Ni konas tiujn inspiroplenajn ŝiajn vortojn: „de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa” (Luk 1:48). Kia aŭdaca, nenie renkontata antaŭdiro. Ĉiuj generacioj! De dudek jarcentoj ŝi estas honorata, estimata, amata! Ŝtatoj pereas, alia ekestas, ŝanĝiĝas regadoformoj, militoj, kataklismoj, tertremoj amase mortigas la homaron, kaj la profetaĵo de humila Maria daŭras kaj plenumiĝas antaŭ niaj okuloj, samkiel ĝi plenumiĝadis antaŭ cent, ducent aŭ mil jaroj. Jam en la 7a jarcento S-ta Ildefonso skribis ĉi tiujn vortojn: „Pripensu vi, mi petas, pri ĉiuj landoj sub la suno kaj konsideru, ke en ĉiu el ili vivas la konfesantoj de Kristo. Kaj ĉie, kie la homoj kultas kaj kon-fesas Kriston, adoras ankaŭ Marian, Lian Patrinon kaj no-mas ŝin benata! Tra la tuta mondo en diversaj lingvoj la ho-mój benas Marian. Kiom estas da kredantoj tiom ŝi havas da honorantoj. Tion, kion ŝi mem antaŭdiris, ili ĉiuj plenu-mas”.

Kaj la infanoj nur komencantaj paroli, kaj la agoni-antoj, kiuj adiaŭas ĉi tiun mondon, kaj la kredantoj, kiuj vivas en aflikto, en tentoj, en batalo kaj en maltrankviloj, kaj la soldatoj en danĝero – en ĉiuj landoj, en ĉiuj vilaĝoj kaj urboj, en argilaj kabanoj kaj palacoj, en kampoj kaj sur stratoj, en fabrikoj kaj monaĥejoj, en la malriĉaj, malgran-daj neglektitaj preĝejetoj kaj en la sanktejoj, kie konstante traŝoviĝas nenombreblaj homamasoj – ĉie jam ne centoj da miloj, sed milionoj da „Saluton, Maria” leviĝas senĉese de la tero al la ĉielo! Benata!

Per kio klarigi la plenumiĝon de Maria profetaĵo? Historio de la Krista Eklezio kaj historio de la kulto al Maria estas tiel strikte kunigitaj kun si, ke skribi la unuan historion signifas skribi la duan. Apud Jesuo Maria! Apud la Krista altaro – la altaro de Maria. Kristo portata en piaj procesioj – kaj la bildoj, porteblaj altaretoj, statuoj de Maria portataj en la samaj procesioj! Ne eblas ami Jesuon ne amante Lian Patrinon. Kaj la amo al la Patrino estas la plej mallonga, la plej simpla kaj la plej certa vojo, por re-trovi ŝian Filon. Per Maria – al Jesuo! Maria ne eraris en sia profetaĵo.

Estonteco de la mondo povas konturiĝi morne. Povas veni tiaj kataklismoj, kiajn ne konas la historio. La katolika Eklezio povas suferi, sed ĝi ne pereos: ĝi havas malantaŭ si la promeson de eterna daŭro. Kaj kiel la Eklezio tiel la kulto al Maria ne pereos, ĉar la Krista Eklezio estas Ekle-zio de Maria. Kio pli, la Krista Eklezio estas katolika, tio signifas universala. Ĝi konsistigas unu grandan homaran familion, kiu ĉirkaŭprenas la tutan terglobon, ne konante la limojn de rasoj nek malvastaj egoismaj naciismoj. Kristo, la Elaĉetinto de la mondo, havas la rajton por tutmonda kulto. Kaj tie, kie Kristo estos kultata, tie ĉiam oni nomos Lian Patrinon Marian beata.

  1. Protestantoj kaj la kulto al Maria. Oni parolas pri la protestantoj, ke ili ne kultas la Dipatrinon. Lutero tute ne forigis la kulton al Maria. Tio okazis nur post la tridekjara milito kaj en la epoko de liberpensaj filozofoj el duono de la 18a jarcento. Kaj kion pensas la hodiaŭaj protestantoj, diras letero de la protestanta grupo el Dresdeno, kie ni legas tian frazon: „Oni devas denove pripensi la Marian de-mandon… Kantante Magnifikat Maria profetis, ke ĉiuj nacioj nomos ŝin beata. En la katolika Eklezio ĉi tiu profet-aĵo plenumiĝas. Kaj ĉe ni…” Kaj aliloke?… Kiu ordonis al la japanaj bonzoj alveturadi al Lurdo? Ĉu nur simpla sci-volemo kondukis ilin? Kaj muzulmanoj? – La Korano citas deksepfoje la nomon de la Plejsankta Virgulino. „Se iu blasfemus al la nomo Mariam, tiu estu ŝtonumita” – skribas Mahometo. Judoj: ne estis militpastro, do rabeno parolis al polaj soldatoj kaj parolis pri Maria. Li stimulis por preĝi la sanktan rozarion. Kaj la belan libron „Kanto pri Bernadeta” verkis judo, Franz Werfel. La juda komercisto, kiu en Con-stantine vendis ĝin al mi, diris: „Mi konas, mi legis ĝin”. Kaj poste iom mistere kaj timeme: „Pastro, mi havas ok-jaran paralizitan filinon. Kion vi, pastro, opinias, ĉu mi povus forveturi kun ŝi al Lurdo? Eble la sankta Virgulino.” Li ne finis, li havis larmojn en la okuloj.

Maria, la tuta mondo scias pri Vi! Neniam permesu tion, ke ni pro malkoncentriĝo aŭ facilanimeco forgesu pri tio, kiu Vi estas kaj kion ni dankoŝuldas al Vi!

Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni! Amen.

 

Sac. Francisko Ziebura CM

                                      Maria nia modelo, p.20-22; tr.SP

___________________________________________________________________________________

 

„Mi sendas vin misii sen ripozo,

Je peza, dura kaj sendanka pen’;

Je malkompreno, batoj kaj nervozo

Kun mia amo kaj eterna ben’.

Kiel Patro jam sendis Min,

Tiel iru vi! …”

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 8.00
 w miesiącu październik: + Wacław Korab   Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 18.00
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony