Numero 126 – aŭtuno 2019
Profesoro Feliks Koneczny (1862-1949)
Profesoro Feliks Koneczny estis altklasa historiisto kaj samtempe historiozofo. Li laboris en la Universitato de Vilno (1920-1929) kaj poste en Krakovo. Li kreis teorion de konfrontado de civilizoj. Li asertis, ke la latinaj civilizo kaj kulturo estas plej gravaj en la historio de Eŭropo, kaj ankaŭ, ke la pola kulturo estas plej valora parto de la kato-lika civilizo.
Liaj plej signifaj verkoj estas: „La pola logos kaj Ethos” (1923) kaj „Pri multeco de civilizoj” (1935). La verkoj de la profesoro skribitaj antaŭ preskaŭ cent jaroj nun iĝas pli kaj pli aktualaj. La profesoro opiniis, ke ekzistas supereco de spiritaj fortoj super la materio. Tio estas, ja, imanenta eco de la kristana civilizo. Laŭ opinioj de la pro-fesoro, en filozofiaj konsideroj ege gravas tiel nomata „aposterioreco”, do metodo de scienca agado, kiu ebligas al homa menso konatiĝi kun realeco kaj pritaksi ĝin science, konkrete, vere, senerare.
La homo, ja, devus elektadi veron, bonon, ĝustecon, moralecon kaj ne malbonon, ŝajnon, falsaĵojn, kio povas evidentiĝi damaĝa. Tre gravas, ke la homo deziru, bezonu kaj elektu veron, bonon, ĝustecon, juston, Dion kaj veron interhoman, sanon.
Laŭ opinioj de la profesoro homoj alte taksu sian propran naciecon kun ĝia teritorio, historio, limoj, lingvo, literaturo, moroj, siaj herooj, sian identecon, honoron, bon-signifon kaj ne senvaloran eŭropecon, mondecon, kosmo-politecon, kiuj estas indiferentaj je la memoro pri siaj antaŭuloj, herooj kaj sorto de tiuj, kiuj venos poste.
Ĉi tiuj pensoj de la profesoro iĝas nun speciale gra-vaj kaj tre signifaj kaj bezonataj en la socikulturo kaj poli-tika atmosfero de Eŭropo kaj la mondo. Reveno al tiuj opi-nioj vere bezonatas.
Laŭ artikolo de redaktoro Wojciech Reszczyński titolita „Myśl Feliksa Konecznego” en „Sieci” n-ro 6(324), 2019, p.90
Prilaboris kaj esperantigis Romuald Skaliński