Numero 125 – somero 2019

Principoj de prudenta (saĝa) kristano

1.

Mi memoras ke vivo estas la tempo por perlabori la eternan premion ĉe Dio, kiun mi amas per mia tuta forto kaj la proksimulon kiel min mem.

2.

La naturan leĝon („ne faru al alia, kio al vi estas mal-agrabla“), skribitan en la koro de ĉiu homo, kaj per vortoj donitan de Dio al la Dia popolo de la Malnova Testamento pere de Moseo – firmigitan en sia valideco – konatan al mi kiel la Dek Ordonoj de Dio, en la Nova Testamento mon-tritan de la Savanto kaj Apostoloj kiel vojo al eterna vivo, kiel maniero montri la amon al Dio – kiel eble plej fidele mi observas. Ĉar mi scias, ke ĝi estas la plej feliĉa vojo tra la vivo kaj al la ĉielo.

3.

Mia ekipaĵo ĉiutage estos la stato de sanktiga graco (sen grava peko) kaj bona intenco (mi faras ĉion kaj mi el-portas ĉion pro la amo al Dio). Ĉar mi scias, ke sen la sank-tiga graco ne eblas meriti ĉe Dio. Aliaj avantaĝoj: paco kaj ĝojo de la koro, preteco por la morto.

4.

Fonto de spirita forto por mi estos la preĝo, sankta Komunio, kaj mizerikordo farata al bezonantoj kvazaŭ al Kristo mem (kp. 14 mizerikordaj faroj).

5.

Fonto de spirita lumo por mi estos la Dia vorto de Evangelio kaj ekzemplo de la Savanto tie montrita kaj ankaŭ la universala instruado de la Eklezio (predikoj, kate-kizoj, episkopaj leteroj, Katekismoj).

6.

Mi havas la Katekismon de Katolika Eklezio, mi konstante legas ĝin kaj estimas „kiel nekompareblan mal-longigon de kredoveroj kaj koncizan vivokodon“ (I Plena Sinodo, 1936).

7.

La tempaj aĵoj (bonstato, progreso, plezuroj k.s.) estos por mi ĉiam nur helpo, instrumento, sed neniam celo. Mi scios konservi fronte al ili detenemon, kiam ili malhel-pos min en la servo al Dio.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony