Numero 126 – aŭtuno 2019
Principoj de la sobra kristano
- Mi neniam ebriiĝas.
- Mi ne devigas kaj ne drinkigas.
- Mi celebras religiajn solenaĵojn sen alkoholo.
- Mi ne uzas alkoholon en la jaroj de generado kaj edukas miajn infanojn per la ekzemplo de propra sobreco.
- Mi rekonas kiel krimo donadi drinkaĵon al neplen-aĝuloj aŭ alkoholuloj kaj mi helpas al ili persisti en abstino.
- Mi observas la anti-alkoholajn leĝojn kaj mi batalas kontraŭ la nelegala vendo de alkoholo.
- Mi ne drinkas kaj ne drinkigas dum laboro; mi ne uzas alkoholon ĉe aranĝado de aferoj.
- Mi opinias, ke ĉiu renkonto povas okazadi sen alko-holo, kaj regalon mi limigas al minimumo.
- Mi havas estimon kaj agnoskon por la nedrinkantoj kaj mi zorgas, ke en la regalo estu ankaŭ trinkaĵoj senalkoholaj.
- Mi malĝojas ĉe la vido de ĉiu ebria kaj mi penas savadi individuojn kaj familiojn antaŭ tiu malbono.
- La abstinon mi komprenas kiel rekompencon al Sinjoro Dio por la pekoj, kiel helpon al malfortuloj kaj riproĉon por malsobruloj.
- Mi preĝas pri la sobreco kaj resobriĝo por la drink- antoj.