Numero 124 – printempo 2019

Pri la strategio de malbona spirito

Jam la libro de la Genezo montras satanon kiel la spiriton tre spritan, ruzan kaj malamike orientigitan al homo. Estas vero, ke li signife superas per sia inteligenteco homon kaj utiligas ĝin, por kontribui al rompo de lia ama ligo kun Dio. Li aplikas ĉe tio diversajn metodojn kaj strategiojn.

Satano ofte aranĝas por ni siajn kaptilojn, uzante difini-tajn simbolajn vortojn. Iuj povas esti ankaŭ la Dia voĉo, pro tio kiam ili aperas devus veki nian gardemon kaj instigi al medit-ado. En ĉi procezo de la rekono de inspiro, aŭ de aperanta penso, valoras starigi al si la bazan demandon: al kio gvidas min la donita penso aŭ la interna instigo, kia estas la antaŭ-vidata frukto de ĝia eventuala realigo – bona aŭ malbona? Se jam je la komenco mi vidas, ke malbona – la donita penso certe devenas de la malbona spirito.

Al la vortoj – ŝlosiloj, kiujn satano volonte uzas, por nin tenti, oni povas alkalkuli la esprimon – „vi devas”. Se en la koro mi sentas tro fortan kaj emocian urĝigon, kvazaŭ ordon-antan al mi ian agadon, ĝi ofte povas deveni de satano. Dio respektas nian liberecon, diras prefere: “se vi volas”.

Satano iufoje kunigas la vortojn “vi devas” kun la vorto “tuj”, provante instigi homon al la senpripensa, spontana kaj rapida agado, kiu ofte finiĝas per eraroj. Sinjoro Dio donas al homo la tempon por konsidero.

Diablo ŝatas la vorton “mistero”, klopodante puŝi nin al agado kun la kondiĉo, ke ni tenu ĝin en sekreto  kaj al neniu ion parolu pri ĝi. Sinjoro Dio havas nenion por kaŝi kaj ĉiam invi-tas, por ke ni estu en nia agado travideblaj kaj veraj.

La ŝatata vorto de malbona spirito, celanta malhelpi nin en konstruado de proksima rilato kun Dio, estas la vorto “poste”. Ofte ni aŭdas ĝin, kiam alproksimiĝas la tempo de ĉiu-taga preĝo, aŭ kiam aperas ia ajn inspiro invitanta nin al mal-kovrado de la vero pri Dio kaj pri Lia amo. Ĉe Sinjoro Dio ĉio estas ordigita kaj por ĉio estas sia tempo.

Malbona spirito uzas iufoje ankaŭ la vorton “facile”, suflorante: “facile vi povas akiri iun profiton aŭ plezuron, sed vi devas ŝoviĝi al…” kaj ĉi tie sugestas: al malhonesto, mensogo aŭ rekte malbono. La vojo de Sinjoro Dio kutime ligiĝas kun iu penado aŭ luktado kaj baziĝas sur honesteco.

Satano por pravigi iun agadon, al kiu nin tentas, uzas iufoje la vorton  “ekvidu” en la kunteksto “rigardu al aliaj”, aŭ “komparu vin kun aliaj”. Ofte iras post tio la tento de envio, avido, malamo, kolero, dominado, superemo aŭ de malsana rivalado. Por Sinjoro Dio ĉiu el ni estas la individueco kaj ĉiu el ni estas amata per la sama amo kaj gvidata per la individua vojo de savo. Dio ordonas rigardi al aliaj sole tiucele, por servi kaj dividi amon, aŭ tion, kion ni ricevis.

En ĉi kunteksto aperas laŭvica agadmaniero de malbona spirito, kiu ofte ordonas al ni trouzadon de la vorto “mi” – “mi rajtas”, “mi estas plej grava”, “mi ion decidis”, “mi estas plej…”. En la lingvo de malbona spirito ne estas loko por la vorto ”Vi” malkovranta Dion kiel la supre starantan ol mi,  kaj samtempe ame kliniĝantan super mi kiel la pekulo. Ne estas ankaŭ la loko por “vi” ordonanta ekvidi apud mi la alian homon same gravan kaj karan en la okuloj de Dio.  Ĉi tiu “alia” estas al mi donita kaj taskita, por ke mi amu lin/ŝin, kaj modelu la amon je la amo de Jesuo, kiu donis al ni la vivon.

La procezo de rekonado aŭ de senmaskigado de la tentoj de malbona spirito estadas iufoje malfacila. Ofte ĝi aperas kiel la interna batalo, sed ni ne povas forgesi, ke partoprenas en ĝi ankaŭ Dio pere de la internaj inspiroj kaj agado de la Sankta Spirito. Pro tio pri Lia lumo ni devas senĉese peti. Ni ne povas ankaŭ senvolontiĝadi, kiam ni faros eraran decidon. Ni ne po-vas rezigni, kiam malbona spirito ŝajnas venki. La Dia Mizeri-kordo estas por ni la espero kaj pri tia mizerikordo ni devas tiam peti, akcepti ĝin kaj batali plu.

 

   Pastro Sławomir Homoncik MIC

El: Z Niepokalaną, Pismo Stowarzyszenia Pomocników Mariańskich w Polsce [Kun Senmakula, Revuo de la Asocio de Maria-Helpantoj en Pollando] Vintro 4 (96) 2018, paĝo 14

  Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w 2024: Elżbieta Gnejek Leokadia Nycz Elżbieta Grzejek Anna Renner Aleksandra Królikowska Elżbieta Sierańska Marek Fedorowicz Janusz Majewski Roman Gawlik Elżbieta Kowalczyk Tomasz Daniszewski Andrzej Cap Ryszard Góral     Wieczne odpoczywanie racz Im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony