Numero 120 – printempo 2018

Pri la kristana Eŭropo al infanoj

La interparolo kun Ewa Skarżyńska, la aŭtorino de la libro titolita: „O chrześcijańskiej Europie dzieciom”  kaj de multaj libroj kaj publikaĵoj por infanoj.

 

Pri la kristana Eŭropo por infanoj” tio estas tre am-pleksa kaj enhavoriĉa libro. Ĉu ĝi longtempe estiĝadis?

La arigado de materialoj, la kontrolado de ilia fidindeco, kaj poste prezento de akirita scio el la perspektvo de la nun-tempa infano, vivanta en Hispanio, Irlando, en Italio aŭ Luks-emburgio, unuvorte: en ĉiu el 46 landoj de Eŭropo, okupis al mi preskaŭ du jarojn. Kaj ja mi arigadis samtempe la fotan materi-alon, kiu estas la forta flanko de libro.

Dum ĝia skribado mi travivis ankaŭ la hakeran atakon, saviĝis nur la teksto, super kiu mi laboradis. Mi agnoskis tion vera miraklo. Kaj mi ekpensis, ke por Sinjoro Dio probable tre gravas ĉi tiu libro.

De kie la ideo, por montri al infanoj la kristanajn radi-kojn de Eŭropo? 

La montron al la nuntempa infano pilolforme de la ordig-ita scio pri la kristanismo en Eŭropo iam kaj nun mi agnoskis kiel aferon eksterordinare gravan, ĉar… por kio multe paroli… eĉ multaj el ni, plenkreskuloj, ŝajnas ne memori jam, ke ĝuste la evangelizado kreis Eŭropon kaj donis komencon de la civiliza-cio de popoloj kaj ilia kulturo.

Papo Johano Paŭlo la Dua estis konvinkita, ke ĝuste kristanoj kontribuis al formiĝo de la eŭropa civilizacio, kiun li nomis „la civilizacio de amo”. Li kredis, ke Eŭropon atendas la bonega estonteco, se ĝi nur kontraŭstaros al la „civilizacio de morto”, restante fidela al Kristo kaj konservante sian kristanan identecon.

La libro aperis kun la permeso de la dioceza aŭtoritato.

Danke al flata opinio de la cenzuristo – p. d-ro hab. Leono Siwecki – profesoro de la Katolika Universitato en Lublino (KUL) kaj lekcianto de la Supera Porpastra Seminario en Sandomierz, ĉi libro posedas la notaĵon: Kun la permeso de la Dioceza Aŭtoritato.

Kiel transdoni al infanoj tiel riĉan enhavon, kiun ĝi en-tenas?

Mi opinias, ke la bonega okazo estas la familia legado en la aŭtunaj-vintraj vesperoj. Kaj se oni aldone finus ĉiufojan lega don per la komuna familia preĝo intence de la vivigo de kredo en ĉiuj eŭropaj landoj, povus esti el tio vere granda afero.

Dankon por la interparolo.

Karolina Goździewska

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

(Nasz Dziennik, N-ro 233 (5986), 7-8 de oktobro 2017, p.11)

La libro „O chrześcijańskiej Europie dzieciom” mendeblas rete laŭ la retadreso: zamowienia@naszdziennik.pl

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony