Numero 107 – printempo 2015

Pri festotagoj

Nek unu el miaj inventaĵoj ne aperis hazarde

ĉiuj estas kreitaj per laboro. [EDISON Tomas

Alva (1847-1931), amerika elektr. inventisto]

 

Kiam homo laboras, li laciĝas kaj tute normale bezo-nas ripozon, por restarigi elspezitajn fizikajn kaj mensajn fortojn.

Por kristanoj, la tria Dia ordono postulas ripoztagon – dimanĉon (Mat 11:27.28). Tiu tago dediĉitas ne nur por ripozo, sed ankoraŭ kiel tago plenigita per preĝoj al Dio kaj farado de aliaj komplezaj aferoj. Ĉu oni obeas tion, depen-das de ĉiu aparta kristano.

En nia lando (Bulgario) meze de pasinta jarcento, ŝtata registaro konfirmis sabaton kiel nelaboran tagon, sek-ve okazis du nelaboraj tagoj – sabato kaj dimanĉo.

En kalendaro por 2007 nia eklezio montras 27 ekle-ziajn festojn. En la sama kalendaro estas signitaj (per kruco +) festotagoj de diversaj sanktuloj. Ankoraŭ de antikveco la homoj kiuj portas la nomon de tiaj sanktuloj festas sian nomtagon.

Komence de ĉiu novjaro, ŝtata registaro per dekreto difinas oficialajn ŝtatfestojn-tagojn, ekz. liberiĝo, unuiĝo, kuniĝo, kleriĝo k.a.

Pro religiaj motivoj aŭ laŭ tradicio oni festas tagon de naskiĝo, feston de virinoj, de vinkulturistoj, fiŝkaptistoj, komercistoj, fervojistoj, maristoj k.a.

Se oni adicias ĉiujn oficialajn (ŝtatajn), religiajn ne-laborajn tagojn – tio signifas preskaŭ duonjaran festadon, jen vanaj, neproduktaj tagoj – tute perdita tempo.

Malutilo kaj perdo de festoj

 

Oni ne forgesu, ke la tempo estas unu el la plej ĉar-maj donacoj kaj ĝi devas esti uzata plej saĝe, racie. La vivo pruvis, ke riĉeco, scienco kaj sennombraj akiraĵoj ne estas donacita de Dio, ne falis pretaj de ĉielo. Ĉio estas rezulto de diligenta uzado de tempo.

Kiam ni perdas tempon, ni perdas ĉion, kion ni aki-rus per racia ĝia uzado. La festotagoj stimulas, akcelas per-don de moralaj valoroj, ĉar tro ofte festenoj estas akompa-nataj precipe de manĝado, trinkado kaj aliaj senmoralaj ag-adoj.

Estas pruvite, ke festenoj influas negative normalan socion, tedas malriĉulojn, kreskantan generacion, sende-pende ĉu festoj estas oficialaj religiaj aŭ festoj laŭ tradicio.

La libereco de konfesio, pieco estas garantiitaj, sed rilato al festoj kaj perdo de tempo estas subjektiva pritakso.

Ivan Tr. Minĉev

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony