Sinjoro, mi petas Vin pri tio, kio estas la plej malfa-cila: Donu al mi la gracon, ke mi rekonu la krucon de Via Filo en ĉiuj miaj suferoj kaj ke mi iru mian krucvojon tiel longe, kiel plaĉas al Vi. Donu pacience atendi tiun tagon, kiam Vi forviŝos el okuloj ĉiun larmon. Tiu fidoplena sufero estu la signo de mia kredo je feliĉo, kiun por ĉiu Vi preparis. La Krucumito estu mia modelo kaj mia lumo en ĉiu tenebro. Via kruco estu por mi ne la nepra malbono, sed la signo, ke mi kaj Vi estos kune por ĉiam!