Sinjoro, Vi faris laboron unu el fundamentaj bezonoj de homa vivo, kondiĉo de sano, okazo servi proksimulon, fonto de vivtenaj rimedoj, vojo al disvolviĝo de personeco, kulturo kaj progreso. Degnu kaŭzi, ke ni ne perdu la senton de ĝia digno kaj ne misformu ĝiajn celojn. Instruu al ni laboron kaj ĝiajn fruktojn estimi pro la amo al Vi kaj al la proksimuloj. Sanktigu la penon de niaj manoj, racio, koro kaj volo. Apud niaj preĝoj, laboro fariĝu plena esprimo de nia amo kaj de nia omaĝo por Vi. Amen.
*
Ne estas bona vivo sen preĝo. (S-ta Johano Paŭlo la Dua)