Numero 126 – aŭtuno 2019

Preĝo por sacerdotoj

Ho ĉiopova kaj eterna Dio, rigardu favore al Kristo, eterna, Plejsupra Sacerdoto, kaj el amo al Li kompatu la sa-cerdotojn. Ho plej kompatema Dio, memoru, ke ili estas nur malfortaj kaj delikataj kreitaĵoj.

Senĉese vivigu en ili la gracon de ilia ordino. Tenu ilin tre proksime al Vi, por ke kontraŭulo ne venku ilin, kaj ankaŭ neniel malutilu al grandiozo de  ilia sublima vokiĝo.

Ho Jesuo, mi preĝas al Vi por Viaj fidelaj kaj fer-voraj sacerdotoj, por Viaj malfidelaj kaj varmetaj sacerdo-toj; por sacerdotoj, kiuj ĉi tie laboras por la savo de niaj animoj kaj por misiistoj en foraj landoj; por Viaj sacerdo-toj, kiujn atakas la tento, deprimo kaj aflikto; por Viaj junaj sacerdotoj kaj por pliaĝaj, malsanaj aŭ mortantaj sacerdo-toj; fine por la animoj de Viaj sacerdotoj en purgatorio.

Kio pli, precipe mi rekomendas al Vi sacerdotojn, kiuj estas por mi plej proksimaj, kaj nome la sacerdoton, kiu baptis min; sacerdotojn, kiuj absolvis min el miaj pe-koj; sacerdotojn, de kiuj celebritajn Sanktajn Mesojn mi partoprenis kaj kiuj disdonis al mi la Sanktan Komunion; sacerdotojn, kiuj min instruis kaj edukis aŭ subtenis min  per sia helpo kaj volontigo; fine ĉiujn  sacerdotojn, ĉe kiuj mi surprenis la ŝuldon de dankemo, kaj precipe…

Ho Jesuo, konservadu ilin proksime al Via Koro kaj donu al ili la abundon de Viaj benoj nun kaj en la eterneco. Amen. (100 tagoj da indulgenco)

 

Imprimatur: +Arthur Douville, episkopo de Saint-Hyacinthe *, la 25-an de septembro 1961.

* Saint-Hyacinthe estas urbo en la kanada provinco Quebec, troviĝanta ĉirkaŭ 60 km orienten de la urbo Montrealo apud la rivero Yamaska. Loĝantoj ĉirkaŭ 54 mil. La sidejo de la rom-katolika diocezo, estiĝinta en la jaro 1852. En ĉi tiu diocezo estas la ĉefa sidejo de la Pilgrimantoj de Sankta Mikaelo.

 

El: MICHAEL Por Triumfo de la Senmakula, Pola eldono, Jaro 20, N-ro 101, marto-aprilo 2019, paĝo 12.

www.czasopismomichael.pl

 

Esperantigis: St. Śmigielski kaj St. Płachta OFM

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony