Numero 122 – aŭtuno 2018
Preĝo de kvin fingroj
Papo Francisko instigas al preĝo de kvin fingroj. Li el-pensis ĝin estante ĉefepiskopo de Buenos-Ajreso. La preĝo kon-sistas el kvin paŝoj, kaj ĉiu el ili respondas al fingroj de nia mano.
- La dikfingro estas plej proksime al nia koro. Ni preĝas por tiuj, kiuj estas plej proksimaj al ni. Estas ili personoj, kiujn plej facile rememori. Preĝi por tiuj, kiujn ni amas, estas “dolĉa devo”.
- La montra fingro. La bonajn pensojn ni direktas al tiuj, kiuj nin klerigas, edukas kaj kuracas. Ili bezonas subte-non kaj saĝon, por gvidi aliulojn ĝustadirekte.
- La longa fingro. Ĝi rememorigas al ni pri la gvidantoj, regantoj, superuloj, tiuj kiuj havas povon. Ili bezonas la Dian gvidon.
- La ringa fingro. Ni preĝas por ĉiuj malsanuloj, afliktitaj kaj ŝarĝitaj per problemoj. Ili bezonas nian preĝon.
- La malgranda fingro. Ni povas peti Dion pri la gracoj por ni mem.