Numero 124 – printempo 2019

Preĝo de konfido de la Movado de Puraj Koroj de Geedzoj

Sinjoro Jesuo, ni dankas Vin, ke Vi ekamis nin per amo sen limoj, ne hezitante eĉ fordoni la vivon por ni. Ni dankas Vin pro tio, ke Via amo ŝirmas nin de malbono, levas el plej grandaj faloj kaj kuracas plej dolorajn vundojn. Ni dankas Vin pro Via ĉeesto en la sakramento de geedzeco kaj pro tio, ke ĉe Vi ĉiam ni povas trovi kuracilon por ĉiu malbono kaj forton por super-venki ĉiajn malfacilojn kaj krizojn. Ni fordonas al Vi nian me-moron, racion, volon, animojn kaj korpojn kune kun ilia seks-eco. Ni promesas ĉiutage renkontiĝi kun Vi en komuna preĝo kaj en legado de la Biblio, en ofta komuniiĝado kaj en Eŭka-ristia adorado. Ni decidas regule alpaŝi la sakramenton de re-paciĝo, ne subiĝi senvolontiĝon kaj tuj leviĝi el ĉiu peko.

Ni decidas ne aĉeti, ne legi kaj ne spekti revuojn, programojn nek filmojn kun pornografia enhavo. Ni promesas uzi neniajn kontraŭkoncipilojn kaj ni rezignas pri la kontraŭkoncipa sinteno mem. Ni promesas esti ĉiam pretaj akcepti ĉiun infanon, kiun Vi, Sinjoro, deziras ekzistigi. Ni deziras esti bonaj edukantoj por ili, por per propra sinteno kaj atesto montradi al ili la vojon al Vi.

Sinjoro Jesuo, instruadu al ni la sisteman laboron pri ni mem, la lertecon de kontrolado pri niaj seksaj ekscitoj kaj emocioj. Ni petas Vin pri kuraĝo en la ĉiutaga kontraŭstaro al malbono, por ke ni evitadu ĉion, kio dependigas kaj sklavigas, antaŭ ĉio narkotaĵojn, alkoholon kaj nikotinon. Instruadu nin tiel procedi, ke en nia vivo la plej grava estu la amo.

Maria, Patrino nia, gvidu nin sur la kredo-vojoj ĝis la fonto de amo – al Jesuo. Post sankta Johano Paŭlo la Dua ni deziras tute konfidi nin al Vi: „Totus Tuus, Maria!” (Tute Viaj ni estas, Maria!). En Via Senmakula Koro ni metas nin tute, ĉion, kio ni estas, ĉiun nian paŝon, ĉiun momenton de nia vivo. Amen!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony