Numero 118 – aŭtuno 2017

Preĝo de kamelo

Ho, Sinjoro, permesu diri, ke memfido estas pozitiva,

ekzemple en batalo kontraŭ la soifo,

kontraŭ iluzio de fatamorgano, kontraŭ sabla blovado.

Mi konfesu al Vi sincere, ke por konkeri la severon de la dezerto ne sufiĉas miaj du ĝiboj aŭ la lipo arogante dekliva. Facilas kritiki, kompreneble, miajn kvar plat-futojn,

el kiuj leviĝas la strukturo de mia tuta korpo.

Sed kiel marŝadi sur altaj hufoj

tra la senlima, sabla dezerto ne perdante dignon?

La hurlado de hienoj kaj ŝakaloj tedas mian koron,

sed mi en la varmega silento kaj

en la malvarmo de la steloj esprimas al Vi, Sinjoro,

miajn dankojn pro tiu lando, en kiu mi laŭsorte funkcias.

Mi reĝe, fiere plu iras de oazo al oazo kaj mi ne perdas esperon, ke mi iam trovos la karavanon de la Tri Reĝoj kaj la Pordegon de Via Paradizo. Amen.

Esperantigis Romuald Skaliński

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony