Numero 120 – printempo 2018
Preĝo de hirundo
Ĉirp – ĉirp – ĉirp – ĉirp,
Sinjoro, mi ĉirpas ĉar mi vivas.
Nigra sago sur la firmamento,
mirigas la venton per facila rapido de mia flugo.
Sed tie, sub la tegmentrando en la nesto el argilo
atendas malsataj idoj.
Rapidege, tre rapidfluge malsupren kaj supren
mi pelegas mian predon por nutri ilin,
kaj ili dum ĝojplena ĉirpado atendas
kun malfermitaj beketoj por kapti la alportitan muŝeton.
Mi scias, venos tia tago, ho, Sinjoro,
tago oroplena kaj freŝmalvarmeta,
kiam miaj etuloj iĝos memstaraj.
Ho, tiam voko el foraj landoj estu mia konsolo,
kiam mi ne plu bezonata havos nenion por oferi. Amen.
Esperantigis Romuald Skaliński