Numero 117 – somero 2017

Preĝo al Jesuo Mizerikorda

Prilaborita surbaze de la preĝo de s-ta Faŭstina (Taglibreto 163)

 

Ho mia Jesuo, ŝanĝu min en Vin, ĉar Vi ĉion povas.

Mi deziras transformiĝi tute en Vian mizerikordon kaj esti viva reflekto de Vi, ho Sinjoro; la plej granda atributo de Dio, tio estas Lia nesondebla mizerikordo, pasu al proksim-uloj tra mia koro kaj animo.

Ho mia Jesuo, ŝanĝu min en Vin, ĉar Vi ĉion povas.

Helpu min en tio, ho Sinjoro, ke miaj okuloj estu mizeri-kordaj, ke mi neniam suspektu kaj juĝu laŭ eksteraj ŝajnoj, sed elserĉu tion, kio bela en la animoj de proksimuloj, kaj helpu ilin.

Ho mia Jesuo, ŝanĝu min en Vin, ĉar Vi ĉion povas.

Helpu min, ke mia aŭdo estu mizerikorda, ke mi inklinu al proksimulaj bezonoj, ke miaj oreloj ne estu indiferentaj por la doloroj kaj ĝemoj de proksimuloj.

Ho mia Jesuo, ŝanĝu min en Vin, ĉar Vi ĉion povas.

Helpu min, Sinjoro, ke mia lango estu mizerikorda, ke mi neniam parolu negative pri proksimuloj, sed havu por ĉiu la vorton de konsolo kaj pardono.

Ho mia Jesuo, ŝanĝu min en Vin, ĉar Vi ĉion povas.

Helpu min, Sinjoro, ke miaj manoj estu mizerikordaj kaj plenaj de bonaj faroj, ke mi scipovu nur bone fari al prok-simulo, surpreni pli pezajn, pli penegajn laborojn.

Ho mia Jesuo, ŝanĝu min en Vin, ĉar Vi ĉion povas.

Helpu min, ke miaj piedoj estu mizerikordaj, ke mi ĉiam alkuru helpe al proksimuloj, ekregante mian propran tedon kaj laciĝon. Vera mia ripozo estas en la servemo al prok-simuloj.

Ho mia Jesuo, ŝanĝu min en Vin, ĉar Vi ĉion povas.

Helpu min, Sinjoro, ke mia koro estu mizerikorda, ke mi sentu kun ĉiuj suferoj de proksimuloj. Al neniu mi rifuzos mian koron. Mi sincere interrilatos eĉ kun tiuj, pri kiuj mi scias, ke ili misuzados mian bonecon, kaj mi mem fermos min en la plej mizerikorda Koro de Jesuo. Pri la propraj su-feroj mi silentos. Via mizerikordo ripozu en mi, ho mia Sinjoro.

Ho mia Jesuo, ŝanĝu min en Vin, ĉar Vi ĉion povas.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w styczniu 2024: Tadeusz Konefał Ryszard Biłas Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony